Traben-Trarbach | ||||||
| ||||||
komunumaro en Rejnlando-Palatinato | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Bernkastel-Wittlich | |||||
Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | |||||
Aŭtomobila kodo | WIL | |||||
Oficiala Municipokodo | 072315009 | |||||
Subdivido | 6 setlejaj komunumoj (Ortsgemeinden) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Ulrich Weisgerber | |||||
Titolo de komunumestro | Verbandsbürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | Am Markt 3 56841 Traben-Trarbach | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 17600 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 57′ N, 7° 6′ O (mapo)49.957.1Koordinatoj: 49° 57′ N, 7° 6′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 110 m | |||||
Oficiala retejo | http://www.vgtt.de | |||||
La komunumaro Traben-Trarbach - germane Verbandsgemeinde Traben-Trarbach [ferBANTSgemajnde TRA:bn-TRARbaĥ], mallonge VG Traben-Trarbach - estas administra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo kaj eksa IS-loko Traben-Trarbach. Ĝi troviĝas en la distrikto Bernkastel-Wittlich de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 17 600 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. En sia nuna formo la komunumaro ekestis la 1-an de julio 2014 per kunigo de antaŭaj komunumaroj Traben-Trarbach kaj Kröv-Bausendorf.