La konsilio de Parizo (france conseil de Paris) estas la municipa konsilio de Parizo. Ĝi havas samtempe la povojn de municipa konsilio kaj tiujn de ĝenerala konsilio, ĉar Parizo estas samtempe komunumo kaj departemento ekde la leĝo de la 10-a de julio 1964 pri la reorganizado de Francilio.
La urbestro de Parizo prezidas la konsilion.