Konstantinovy Lázně (germane Konstantinsbad) estas banloka municipo en Ĉeĥio, en Regiono Plzeň, en distrikto Tachov. Vivas ĉi tie 904 loĝantoj (2024). Ĝi situas en distanco 39 km nordokcidente de Plzeň kaj 31 km nordoriente de Tachov. La loka banloko specialiĝas al perturboj de kardiovaskula sistemo, la ĉefaj kuracaj metodoj estas fonditaj en eluzado de loka mineralakvo kun la plej granda enhavo de oksido – karbona dioksido el ĉiuj fontoj en Ĉeĥio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Křelovice, Cebiv, Bezdružice, Kokašice, Horní Kozolupy kaj Ostrov u Bezdružic.
La unua banloka dometo estis ĉe sulfurita fonto onidire konstruita en la jaro 1803. En la jaro 1818 la municipo konstruis gastejan kaj banlokan domon kun 19 ĉambroj, kun ĉambrego kaj du banlokoj, krom ĝi tie situis dometo kun tri banlokoj. La banlokon en la jaro 1837 aĉetis posedanto de senjorujo, kníže Konstantin Josef z Löwenstein-Wertheim-Rosenbergu (1802–1838).
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 152 |
---|
1880 | 1 345 |
---|
1890 | 1 441 |
---|
1900 | 1 461 |
---|
1910 | 1 541 |
---|
1921 | 1 644 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 813 |
---|
1950 | 1 155 |
---|
1961 | 1 142 |
---|
1970 | 1 080 |
---|
1980 | 1 122 |
---|
1991 | 1 007 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 950 |
---|
2014 | 910 |
---|
2016 | 904 |
---|
2017 | 909 |
---|
2018 | 905 |
---|
2019 | 919 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 920 |
---|
2021 | 895 |
---|
2022 | 896 |
---|
2023 | 895 |
---|
2024 | 904 |
---|
Partoj de municipo Konstantinovy Lázně (8) |
---|
|
|