Kontraŭpolismo (pole: antypolonizm, ankaŭ: polofobio) estas termino difinanta kolektive ĉiajn antaŭjuĝojn kaj malamikajn sintenojn kontraŭ poloj.
Historia ekvivalento de kontraŭpolismo estas polvorado, la vorto uzata en la 19-a jarcento pri la kontraŭpola politiko de Otto von Bismarck.
La termino kontraŭpolismo estis malofte uzata de la komenco de la 20-a jarcento (ĝi aperas interalie en la laboraĵo de profesoro pri historio Franciszek Bujak La question Juive en Pologne el 1919) analoge al kontraŭjudismo. La difinon kontraŭpolismo en la kunteksto de biologia ekstermigo de poloj pluroje uzis germanaj nacisocialistoj en okupata Pollando. Hans Frank resumante sian eldiron pri trapaso de la Eksterordinara Ekstermiga Agado en Ĝenerala Gubernio konstatis: "Ni plu okupos starpunkton decide kontraŭpolan". Kontraŭpolismon kun kontraŭjudismo ankaŭ ligis Edmund Osmańczyk en eldonita en 1947 libro Sprawy Polaków (Polaj aferoj). Ankaŭ uzata interalie de Jan Józef Lipski en analoga kunteksto en la jaroj de "Solidareco". Komence de la 1990-aj jaroj la termino kontraŭpolismo aperis en la polaj dekstrulaj kaj maldekstrulaj publikaĵoj kiel respondo al akuzoj pri kontraŭjudismo flanke de judaj medioj. La difino gajnis popularecon dum la disputo pri la pogromo en Jedwabne.
Nuntempe la termino kontraŭpolismo eniris la lingvan uzon, ĝenerale uzata en gazetaro, aperas en oficialaj dokumentoj de la pola Sejmo kaj Episkoparaj Konferencoj.
La fonton de kontraŭpolismo oni devas vidi en politiko de germanigo kaj rusigo gvidata de aneksantoj. Otto von Bismarck, ĉefministro de Prusio kaj posta kanceliero de Nazia Germanio, diris pri poloj: Vi batu polojn tiom longe, ĝis kiam ili ne perdos fidon al senco de la vivo. Mi kompatas la situacion, en kiuj ili troviĝas. Se tamen ni volas pluekzisti, ni havas nur unu eliron – ekstermi ilin. Laŭ posta nacisocialista teorio poloj apartenas al kategorio de subhomoj ne taŭgaj al memstara regado. Direktivo n-ro 1306 de la Ministerio pri Propagando de Nazia Germanio el la tago 24.10.1933 ordonis oficialan traktadon de poloj kiel subhomoj – Estu klara por ĉiu en Germanio, eĉ por la lasta melkistino, ke poleco estas samsignifa kun subhomeco. (...) Oni devas tion fari ĝis la tempo, kiam ĉiu civitano de Germanio havos en sia subkonscio tion, ke ĉiu polo, ne gravas ĉu laboristo aŭ intelektulo, vevus esti traktata kiel vermaro. Nacisocialistoj post ekstermo de la parto de la pola nacio planis el la resto fari sklavojn. Germanaj nazioj faris tiucele sur teritorio de okupata Pollando plurajn krimojn, en kiuj partoprenis SS kaj Wehrmacht. Ekzemplo estas Generalplan Ost, kadre de kiu oni planis ekstermon kaj deportadon de la plimulto da slava loĝantaro de Zamość-regiono.
Kontraŭpolismo ofte baziĝas sur etnaj stereotipoj, kondukantaj al diskriminaciaj kondutoj kaj vidataj kiel maljustigaj. Uzantaj tiun ĉi terminon publicistoj, politikistoj kaj klerikoj profitas ĝin plejofte en kunteksto de incidentoj, montrantaj malemon al poloj (Polish jokes, stereotipaj frazoj pri Pollando en eksterlandaj amasmedioj, historiaj mensogoj kiel la polaj morto-koncentrejoj).
Antisemitismo (Kontraŭjudismo)
Post la ribelo de Varsovio germanoj bruligis en Varsovio per flamĵetiloj 50 000 manuskriptojn, plejparte nelegatajn, en tio ankaŭ en la lingvoj franca, itala kaj angla.