Koněprusy (legu Konjeprusi) estas malgranda municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Beroun. En 2024 ĉi tie vivis 257 loĝantoj. Al la vilaĝo apartenas ankaŭ proksima vilaĝo Bítov.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Tmaň, Tetín, Suchomasty, Králův Dvůr, Měňany kaj Beroun.
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1391. Laŭ legendo la radikoj de la vilaĝo tuŝas ĝis pagana epoko. Laŭ ĝi sur monteto nomata Zlatý kůň estis sanktejo, kie estis adorata dio Svantovín. En tempo de vintra kaj somera solstico ĉi tie okazis ceremonioj de bruligado de fajroj, al kiuj oni paŝadis el la ĉirkaŭaĵo. Sub Ora ĉevalo, en la nuna Koněprusy, situis vilaĝeto. El pruvitaj fontoj ni scias, ke en la jaro 1393 prelegis en Praga Universitato Majstro Petro el Koněprusy. Fine de la 15-a jarcento havis sidejon en fortikaĵaro de Koněprusy la lasta el tiu ĉi familio, post kies morto pereas ankaŭ la fortikaĵaro. Poste Koněprusy estis dividita kaj ĝis la jaro 1848 ĝi apartenis al tri superularoj. Dum periodo de husanaj militoj kelkaj viroj el la vilaĝo partoprenis en fama batalo ĉe Domažlice kaj subgvide de Prokop Holý ili ĉi tie en aŭgusto de 1431 solenis venkon. Dum la tridekjara milito la vilaĝo estis dufoje prirabita. Unuafoje dum invado de saksoj en la jaro 1634 kaj duafoje dum invado de svedoj en la jaro 1639. En la jaro 1900 la vilaĝo havis sole 51 domojn kaj 279 loĝantojn. Antaŭ la unua mondmilito vivis en la sama nombro da domoj pli ol 300 homoj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 314 |
---|
1880 | 333 |
---|
1890 | 344 |
---|
1900 | 358 |
---|
1910 | 421 |
---|
1921 | 439 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 411 |
---|
1950 | 306 |
---|
1961 | 297 |
---|
1970 | 273 |
---|
1980 | 239 |
---|
1991 | 178 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 184 |
---|
2014 | 238 |
---|
2016 | 240 |
---|
2017 | 246 |
---|
2018 | 245 |
---|
2019 | 248 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 253 |
---|
2021 | 244 |
---|
2022 | 249 |
---|
2023 | 257 |
---|
2024 | 257 |
---|
Partoj de municipo Koněprusy (2) |
---|
|
|