Kopetdago | |||
---|---|---|---|
Mapo de Irano montrante Kopetdagon
| |||
montara sistemo | |||
La plej alta punkto | Kuh-e Qutschān (3 191 m) | ||
Longeco | 645 km | ||
Supra tutaĵo | Alpa-himalaja sistemo | ||
Kontinento | Azio | ||
Situo | Turkmenio Irano | ||
Geografia situo | 37° 2′ N, 57° 54′ O (mapo)37.03333333333357.900008333333Koordinatoj: 37° 2′ N, 57° 54′ O (mapo) | ||
| |||
Kopetdago aŭ Turkmena-Ĥorasana Montaro [1] estas montaro ĉe la limo inter Turkmenujo kaj Irano, etendiĝante laŭlonge de la limo ĉirkaŭ 650 kilometrojn, oriente de Kaspio. La plej alta pinto de la montarĉeno en Turkmenujo troviĝas sudokcidente de la ĉefurbo Aŝgabato kaj altas 2 940 metrojn. La plej alta irana pinto mezuras 3 191 metrojn.
Tiu montaro havas skiado-stacio oficiale malfermita de la estinta prezidanto de Turkmenujo, Saparmurat Niyazov. Malgraŭ la malĉeesto de neĝo en Kopetdago, Niyazov estis decidinta konstrui tie grandan feriejon [2].
Kopetdago estas regiono karakterizita de piedaj montetoj, sekaj kaj sablaj deklivoj, altebenaĵoj, kaj krutaj ravinoj. Kopetdago estas submetita al tektona transformado kaj trapasis severajn tertremojn. Tertremoj kiuj superis sep laŭ la Skalo de Richter estis registritaj [3].
La piedaj montetoj de Kopetdago apud Aŝgabato estas la ejo de la restaĵoj de la antikva parta urbo de Nisa.
La duonarbaroj de la regiono gastigas multajn fruktoarbojn, arbedojn, kaj grimpoplantojn kiuj estas pruvintaj iliajn utilecojn por homa uzado kaj selekta kultivado, inkluzive de granato (Punica granatum), arbara vinberujo (Vitis sylvestris), ordinara fikuso (Ficus carica), turkmena pomarbo (Malus turkmenorum), kopetdaga pirujo (Pyrus boissieriana), sovaĝaj prunusoj (Prunus spp. : Cerasus microcarpa, C. erythrocarpa, C. blinovskii), mirobolan-prunuso (Prunus cerasifera), migdalujo (Amygdalus communis=Prunus dulcis, kaj A. scoparia=Prunus scoparia), kaj kratagoj (Crataegus spp.).