![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La birdogenro Eremophila de la familio de Alaŭdedoj enhavas la du speciojn de kornalaŭdoj, kiuj estas la jenaj:
Tiuj estas alaŭdoj de malferma kamparo kiuj nestumas surgrunde. La migranta montalaŭdo reproduktiĝa tra multe de la nordaj regionoj de Nordameriko, Eŭropo kaj Azio kaj en la montaroj de Eŭropo, de kie venas la nomoj, kaj popularaj kaj scienca. La Teminka alaŭdo estas ĉefe loĝanta reproduktanta specio tra multe de norda Afriko, tra norda Arabio al okcidenta Irako.
Malkiel plej parto de aliaj alaŭdoj, tiuj estas tre distingeblaj specioj kun rimarkindaj bildoj en kapo kaj vizaĝo, nigroblanka ĉe la Teminka alaŭdo kaj nigroflava en plej parto de la Montalaŭdo. Someraj maskloj de ambaŭ specioj krome havas nigrajn "kornojn", kiuj donas al tiuj alaŭdoj ties alternativan nomon.