Keio Corporation | ||
---|---|---|
Keio Corporation | ||
major railway company • publika kompanio • rail company (Japan) • private railway vd | ||
Dum | 1-a de junio 1948 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | japania akciofirmao | |
Fondita | 1a de junio [81948]] | |
Fondintoj | Tokutarō Inoue vd | |
Sidejo | Japanujo, Tokio, Tama-ŝi | |
Lando | Japanio | |
Dungitoj | 2 276 (stato: 2007) | |
Agokampo | fervojo | |
ISIN-kodo | JP3277800003 | |
Posedataj kompanioj | Tsutsujigaoka Station vd | |
TTT | www.keio.co.jp | |
Korporacio Keio (japane: 京王電鉄株式会社 [Keiō Dentecu Kabuŝiki-gaiŝa], angle: Keio Corporation, laŭvorte: fervoja akci-kompanio "Keio") estas japana privata fervoja kompanio. Tio estas la centra firmao de la Grupo Keio (京王グループ [Keiō Gurūpu]), okupita pri publika transporto, komerco de nemoveblaĵo, podetala komerco kaj aliaj aferoj.
La nomo "Keio" (京王 [Keiō]) estas farita el po unu litero de la nomoj de lokoj, tra kiuj iras la fervojo: "Kei" (京) el "Tokio" (東京) kaj "ō" (王) el "Haĉioĝi" (八王子).
La fervoja reto de Keio ligas centron de Tokio (staciojn Ŝinĝuku kaj Ŝibuja) kun okcidentaj suburboj de Tokio (Ĉofu, Fuĉu, Haĉioĝi, Hino, Inagi, Tama) kaj kun urbo Sagamihara en gubernio Kanagaŭa.
La fervoja reto de la korporacio Tokju enhavas 7 linioj kun komuna longo 88,3 km. Ĉiuj stacioj de la linioj situas en Tokio krom la stacioj Haŝimoto, Ŭakabadaj Keio-Inadazucumi, situantaj en gubernio Kanagaŭa.
Nomo de linio | Fina stacio | Fina stacio | Nombro de stacioj |
Longo (km) |
Malfermo | Maksimuma rapideco | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Esperanta | japana | japana prononco | ||||||
Keio (ĉefa linio) | 京王線 | [Keiō-sen] | Ŝinĝuku | Keio-Haĉioĝi | 32 | 37,9 | 1913 | 110 km/h |
Keio-Sagamihara | 京王相模原線 | [Keiō Sagamihara-sen] | Ĉofu | Haŝimoto | 13 | 22,6 | 1916 | 110 km/h |
Keio-Takao | 京王高尾線 | [Keiō Takao-sen] | Kitano | Takaosan-guĉi | 7 | 8,6 | 1931 | 105 km/h |
Keio-Inokaŝira | 京王井の頭線 | [Keiō Inokaŝira-sen] | Ŝibuja | Kiĉiĝoĝi | 17 | 12,7 | 1934 | 90 km/h |
Keio-ŝinsen ("nova linio Keio") | 京王京王新線 | [Keiō-ŝinsen] | Ŝinĝuku | Sasazuka | 4 | 3,6 | 1980 | |
Keio-Dobucuen | 京王動物園線 | [Keiō Dōbucuen-sen] | Takahata-Fudo | Tama-Dobucu-koen | 2 | 2,0 | 1964 | |
Keio-Kejbaĝo | 京王競馬場線 | [Keiō Keibaĝō-sen] | Higaŝi-Fuĉu | Fuĉu-Kejba-Sejmon-mae | 2 | 0,9 | 1955 |
La linio Keio-Inokaŝira en dividas trakon kun la ĉefa linio. Ili kruciĝas ĉe la stacio Mejdaj-mae.