Koungou | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio (2011–) vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Majoto | ||
INSEE kodo | 97610 [+] | ||
Poŝtkodo | 97600 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 32 156 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 1 131 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 44′ S, 45° 12′ O (mapo)-12.73545.203611111111Koordinatoj: 12° 44′ S, 45° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 339 m [+] | ||
Areo | 28,43 km² (2 843 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Koungou [+] | |||
Koungou [kunGU] estas komunumo de Francio en la transmara departemento kaj regiono Majoto, en la Hinda oceano. Laŭ la stato de 2017 en la komunumo vivis 32 156 loĝantoj sur areo de 28,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 131 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Bandraboua, Mamudzo kaj Tsingoni. Ĉiuj tiuj komunumoj kaj ankaŭ Koungou situas sur la insulo Maore, la pli granda el la du loĝataj insuloj de Majoto. Kiel la tuta departemento, la komunumo ekde la komenco de 2014 apartenas al la Eŭropa Unio, sed ne al la tielnomata ŝengena zono.
Ĝi konsistas el ses vilaĝoj: Longoni, Kangani, Trévani, Koungou, Majicavo Koropa (antaŭe Majivaco II) kaj Majicavo Lamir (antaŭe Majicavo I).