Kovářská

Koordinatoj: 50° 26′ 18″ N 13° 03′ 14″ O / 50.43833 °N, 13.05389 °O / 50.43833; 13.05389 (mapo)
Kovářská
germane Schmiedeberg
kampurbo
Vido al Kovářská
Blazono
Oficiala nomo: Kovářská
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Vejprty
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Kovářská
 - alteco 815 m s. m.
 - koordinatoj 50° 26′ 18″ N 13° 03′ 14″ O / 50.43833 °N, 13.05389 °O / 50.43833; 13.05389 (mapo)
Katastro 20,86 km² (2 086 ha) Kovářská
Loĝantaro 972 (2024)
Denseco 46,6 loĝ./km²
Unua skribmencio 1555
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 431 86
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0422
NUTS 5 CZ0422 563137
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kovářská
Retpaĝo: www.kovarska.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kovářská (germane Schmiedeberg) estas kampurbo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Chomutov. Ĝi situas proksimume 25 kilometrojn okcidente de Chomutov sur montardorso de Ercmontaro en supermara alteco ĉirkaŭ 800 metroj en valo de rojo Černá voda. Vivas ĉi tie 972 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Loučná pod Klínovcem, Měděnec, Kryštofovy Hamry, Vejprty kaj Perštejn.

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1555. En la sistemo de partimonia administrado la vilaĝo apartenis al senjorujo Přísečnice.

La 24-an de aprilo 2013 estis al la municipo donita statuso de kampurbo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 942
18803 467
18903 944
19004 159
19104 443
19213 998
JaroLoĝantoj
19304 297
19502 122
19611 636
19701 343
19801 614
19911 425
JaroLoĝantoj
20011 401
20111 106
20141 089
20161 062
20171 023
20181 010
JaroLoĝantoj
20191 008
2020992
2021940
2022978
20231 014
2024972

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Mariana kolono kun statuo de Virgulino Maria el la jaro 1707 renovigita en la jaro 1928.
  • Malfrue baroka konstruaĵo de paroĥestrejo (domo n-ro 72) estiĝis en la jaro 1756 per reguligo de pli malnova domo kaj en la jaroj 1794–1796 ĝi estis plilarĝiĝita je la unua etaĝo.
  • Ruino de karbonigejo el la jaro 1803 estas restaĵco de loka ferfabriko.
  • Baroka preĝejo de sankta Ĉefanĝelo Mikaelo el la jaro 1710 estis renovigita en la jaroj 1782 kaj 1928.
  • Kapelo de sankta Marko
  • Muzeo de flugbatalo super Ercmontaro la 11-an de septembro 1944
  • En arbaro inter monto Vlčí kopec kaj altaĵo Na Vrchu situas ruino de kalkofarejo el duono de la 19-a jarcento. Ĝi troviĝas 900 m sudokcidente de fervoja haltejo Kovářská kaj netutaj trikilometroj de la centro de la kampurbo, sed jam en katastra teritorio Háj u Loučné pod Klínovcem.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]