Kozárovice (germaneKosarowitz) estas municipo en distrikto Příbram en Ĉeĥio proksimume 18 km sudoriente de urbo Příbram. Vivas ĉi tie 396 loĝantoj (2024).
En la municipo estis dimanĉe la 26-an de aŭgusto 2018 solene ensktibita fare de Muzeo de rekordoj el Pelhřimov membrigita granita Fontano de tempo, kiu atingas en altecon netutaj 6 m. Ĝia autoro estas je Jaroslav Čarek, ĉe kies domo ĝi estas en la vilaĝo lokigita. La konstruado daŭris pli ol du jaroj kaj li devis prilabori sume 35 grantajn kvadrojn. Li uzis materialon el lokaj ŝtonminejoj, el pluaj ŝtonminejoj sur teritorio de Ĉeĥiokaj ankaŭ ekster Ĉeĥio – el Germanio, Ukrainio, Finnlando, Svedio kaj Kazaĥstano. En la ĉeĥan datbanko de rekordoj ĝi estis registrita la 26-an de aŭgusto 2018. Eĉ kiam tiu ĉi unika ŝtonista laboraĵo estas lokigita sur privata parcelo ĉe domo n-ro 170, eblas veni rigardi ĝin. La posedanto ĉi tie trafikas vendejon kaj refreŝigejon.[1]