Koĝe | |||
---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio urbego vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 249 290 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 621 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 51′ N, 128° 35′ O (mapo)34.850277777778128.58861111111Koordinatoj: 34° 51′ N, 128° 35′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 401,63 km² (40 163 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Geoje [+] | |||
Koĝe (koree 거제시, laŭ ĉinaj literoj 巨濟市) estas marborda urbego en Sud-Koreio. La loknomo signifas: granda savo.
Koĝe situas sur insulo en sudorienta parto de la lando. Pusano troviĝas 53, Seulo 333 km [1].
En Koĝe arkeologoj trovis restaĵojn el la epoko neolitiko. La unua skriba mencio okazis en 757. Koĝe funkciis kiel strategia loko en konstruado de ŝipoj por orienta ekspedicio (기해동정) en 1419. Okazis granda mara venko en la proksimeco en 1592 kontraŭ japanaj invadantoj. Dum la Korea milito ne okazis ĉi tie bataloj, sed estis tie koncentrejo por militkaptitoj. En 1989 Koĝe ricevis urban statuson.
En la malfrua 20-a jarcento en Koĝe la ŝipkonstruado graviĝis. Pro la marborda subtropika klimato en la areo oni kultivas ananasojn kaj fungojn. La fiŝkaptistoj kolektas diversajn marmanĝaĵojn.
En Koĝe jare pluvas po 2007 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter marto-septembro pli ofte pluvas pro la musono. La averaĝa jara temperaturo estas 14 °C, tio varias dum jaro inter 9-19 °C. Inter decembro-februaro ofte frostas. Tamen, la insulo konservas la varmon pro la varmaj marfluoj.