Koło | |||||
germane: Warthbrücken | |||||
Flago | Blazono | ||||
urba komunumo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Koła | ||||
Provinco | Grandpollando | ||||
Distrikto | Distrikto Kolski | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | - | ||||
Fondita en | 13-a jarcento | ||||
Urborajtoj | 1362 | ||||
Koordinatoj | 52° 12′ N, 18° 38′ O (mapo)52.218.633333333333Koordinatoj: 52° 12′ N, 18° 38′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 110 m | ||||
Areo | 13,85 km² | ||||
Loĝantaro | 20380 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 471 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 62-600 do 62-602 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 63 | ||||
Aŭtokodo | PKL | ||||
TERYT | 4304109011 | ||||
Estro | Krzysztof Witkowski | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Nomo de estraro | Rada Miejska Koła | ||||
Adreso de estraro | ul. Mickiewicza 12 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 62-600 | ||||
Telefono de estraro | (63) 272 23 11 | ||||
Poŝto de estraro | um@kolo.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Reinbek (Ukrainio) Ladiĵin en Vinica provinco | ||||
Komunuma retejo | http://www.kolo.pl | ||||
Koło [koŭo], jen pole, germane historie Warthbrücken, estas urbo en la administra provinco (historie vojevodio) Grandpollando de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Koło. Fine de 2021 en la urbo vivis 20 380 loĝantoj.
La urbo estis kreita de pola reĝo Kazimiro la 3-a (Pollando) kaj ĝi ricevis en la jaro 1362 la urborajtojn, kaj de tiam la urbo Koło estis nomata la reĝa urbo kaj tie de la 15a ĝis la 18a jc okazadis la Sejmetoj de Grandpolio. Unu el la plej gravaj eventoj en historio de Pollando okazis somere 1468 ĝuste en Koło, tiam okazis tie la unua plena Sejmeto de Vojevodio kun la persona ĉeesto de pola reĝo Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio) kaj tiam oni elektis la lokajn parlamentanojn por la unua plena pola parlamento nomata Sejmo de Krono de la Regno de Pollando kun partopreno de parlamentanoj elektitaj en Sejmetoj de ĉiuj Vojevodioj (provincoj) - ĝi okazis oktobre 1468 en Piotrków Trybunalski.