Koŝin'ecu-regiono | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
regiono de Japanio [+] | |||
Lando | Japanio | ||
Vikimedia Komunejo: Kōshin'etsu region [+] | |||
Koŝin'ecu aŭ Kōshinetsu (japane 甲信越, Kōshin'etsu) estas subregiono ene de la regiono Ĉubu, Japanio, kiu estas formata de Tokio, ties ĉirkaŭoj kaj la centro kaj oriento de Honŝuo.[1] Tiu zono enhavas la guberniojn Jamanaŝi, Nagano kaj Niigata.[2]
Tiu regiono estas ĉirkaŭata de la Maro de Japanio, la regiono Hokuriku kaj la regiono Tokai, krom de la regionoj Kantō kaj Tōhoku. La nomo de tiu geografia zono normale estas kombinata kun tiu de la regiono Kantō (kiel "Kantō-Kōshin'etsu")[3]; kaj foje kun la regiono Hokuriku (kiel "Kantō-Kōshin'etsu-Hokuriku"[4] aŭ "Hokuriku-Kōshin'etsu").[5]