- Estas ankaŭ Kozlany.
Kožlany (en latinaj kaj germanaj tekstoj Kozlan) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Plzeň-nordo en Regiono Plzeň nordoriente de Kralovice. Konsisto de la urbo estas ankaŭ kvar vilaĝoj: Hedčany, Dřevec, Buček kaj Hodyně. Vivas ĉi tie 1 546 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Výrov, Čistá, Kozojedy, Kralovice, Bohy, Holovousy, Černíkovice, Všehrdy, Brodeslavy, Slatina, Šípy kaj Břežany.
Historio de Kožlany komenciĝas skribi verŝajne dum epoko de Přemysl Otakar la 1-a, kiu ĉi tie lasis konstrui ĉasistan korton.
Komence de la jaro 1924 la urbo estis alinomita el Kozlany al Kožlany.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 472 |
---|
1880 | 2 449 |
---|
1890 | 2 588 |
---|
1900 | 2 592 |
---|
1910 | 2 269 |
---|
1921 | 2 230 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 013 |
---|
1950 | 1 411 |
---|
1961 | 1 400 |
---|
1970 | 1 246 |
---|
1980 | 1 392 |
---|
1991 | 1 416 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 406 |
---|
2014 | 1 396 |
---|
2016 | 1 405 |
---|
2017 | 1 445 |
---|
2018 | 1 432 |
---|
2019 | 1 451 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 439 |
---|
2021 | 1 461 |
---|
2022 | 1 484 |
---|
2023 | 1 543 |
---|
2024 | 1 546 |
---|
- devene gotika preĝejo de sankta Laŭrenco
- statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1737
- urbodomo n-ro 135
- eksa gastejo ĉe bierfarejo n-ro 278 - hodiaŭ urba biblioteko
- domo n-ro 101 – naskodomo de d-ro Edvard Beneš
- Juda tombejo en Kožlany
- malnova lernejo – hodiaŭ urba muzeo kaj infocentro
Kožlany najbaras okcidente kun urbo Kralovice, nordokcidente kun Hradecko, nordoriente kun Břežany, oriente kun Hedčany, sudoriente kun Černíkovice kaj sude kun Dřevec. Norde de la urbo komenciĝas naturparko Jesenicko.
Partoj de urbo Kožlany (5) |
---|
|
|