Kratie | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 60 000 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 12° 29′ N, 106° 1′ O (mapo)12.48811106.01879Koordinatoj: 12° 29′ N, 106° 1′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 17 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kratie aŭ Krâchéh aŭ Kratié (kmere ក្រចេះ) estas provinca kaj distrikta ĉefurbo en la orienta parto de Kamboĝo. Kratie estas ankaŭ nomo de provinco kaj distrikto.
Kratie situas sur ebenaĵo laŭ la orienta bordo de Mekongo. Pnom-Peno troviĝas 158, Battambang 313, Sisophon 351 kilometrojn.
Kratie estiĝis, kiel kapo de navigado en Mekongo. Dum la historio tie funkciis ankaŭ foirejo.
Ekzistas ŝtonminejoj apud la urbo, kaj la regiono estas ankaŭ fontoj de blankaj kaj flavaj argiloj. Minoritato okupiĝas pri produktadoj de korboj.
En 2005 jam alvenis pli ol 5,000 eksterlandaj turistoj al Kratie. La ĉefa altiro por vizitantoj estas la dolĉakvaj delfenoj en la Mekongo. Por la delfenoj protektaj zonoj estis establitaj, la fiŝkaptado estis malpermesita. La urbo inkludas grandajn insulojn kun blankaj sablostrandoj ene de Mekongo.
Kratie situas en la tropika klimato kun influo de musono. La averaĝa temperaturo estas 27 °C, la temperaturo kulminas en aprilo kun 30 °C. Jare pluvas 1858 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo-oktobro pli ofte.
Kratie havas signifan havenon, krome estas ankaŭ ŝoseo.
La plej granda nombro de ĉirkaŭ 60 delfenoj vivas en lageto nomita Kampi, 15 km norde de Kratie.