Kristansociala Partio de Aŭstrujo (germane: Christlichsoziale Partei Österreichs, ĉeĥe: Křesťansko-sociální strana; mallongigo: CS aŭ CSP) estis katolika-konservativa politika partio de Cislajtio kaj dum la Unua respubliko.
Fondo estis en la fruaj 1890-a jaroj; ĝi havis fulman sukceson kaj nombriĝis inter la plej gravaj partioj de Aŭstrio-Hungario. Post 1919 ĝi sendis siajn ministrojn en ĉiujn registarojn kaj de 1920 - escepte de tri kabinetoj de Johann Schober - ĉiuj federaciaj kancelieroj membris ĉe ĝi. De 1928 la samo validis ankaŭ por la prezidantoj.
Altrangaj partianoj vole nevole preparis la transiron de demokratio al aŭstrofaŝismo; post 1934 la partio neniiĝis en favoro de Vaterländische Front. Aŭstra Popola Partio (ÖVP) iel posteulis ĝin en aprilo 1945.