Unu kroro (hindie करोर, IAST karora; angle crore; en Esperanto, mallongigebla kiel kr) indikas dek milionojn (10 000 000 aŭ 107 laŭ la scienca signaro), kaj estas egala al 100 lakhoj laŭ la barata numera sistemo. Ĝi estas skribita kiel 1,00,00,000 kun la loka 2,2,3-stilaj apartigiloj de ciferaj grupoj (unu lakh egalas al unu cent mil kaj estas skribita kiel 1,00,000).[1]
Ĝi estas ordinare uzata kaj en oficialaj kaj en neoficialaj kuntekstoj en Afganio, Bangladeŝo, Butano, Barato, Mjanmao, Nepalo, Pakistano kaj Srilanko. Ĝi estas ofte uzata ankaŭ en la bangladeŝa, barata, pakistana kaj srilanka versioj de la angla lingvo.
Grandaj kvantoj de mono en Bangladeŝo, Barato, Nepalo kaj Pakistano estas ofte skribitaj per la terminoj Koti aŭ kroro. Ekzemple, oni skribas «unu cent kaj kvindek milionojn» kiel «dek kvin kroroj rupioj», «15 kroroj» aŭ ankaŭ «₹15 kroroj».[1] Por mallongigi, oni ofte skribas ₹15 kr (angle ₹15 cr), anstataŭ ol «15 kroroj rupioj».[2]
Duilionoj de mono estas ofte skribitaj aŭ priparolitaj en terminoj de «lakh-oj kroroj». Ekzemple, unu duiliono rupioj estas ekvivalenta al:
La vorto «kroro» devenas de la prakrita vorto kroḍi, kiu devenas de la sanskrita koṭi (कोटि), indikanta dek milionojn en la barata numera sistemo, kiu havas apartajn terminojn por plejpartoj de potencoj de dek, de 100 ĝis 1019. La kroro estas konata kun diversaj regionaj nomoj.[3]