Krynica-Zdrój | |||||
Blazono | |||||
![]() | |||||
urbo • setlejo • kuracloko | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
![]() Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Krynicy-Zdroju | ||||
Provinco | Malgrandopolio | ||||
Distrikto | Distrikto Nowosądecki | ||||
Komunumo | Komunumo Krynica-Zdrój | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Fondita en | 1547 | ||||
Urborajtoj | 1889 | ||||
Koordinatoj | 49° 25′ N, 20° 57′ O (mapo)49.41166666666720.955Koordinatoj: 49° 25′ N, 20° 57′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 590 m | ||||
Areo | 40,17 km² | ||||
Loĝantaro | 11417 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 284,2 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 33-380 | ||||
Telefona antaŭkodo | 18 | ||||
Aŭtokodo | KNS | ||||
TERYT | 2121610074 | ||||
Estro | Emil Bodziony | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Kraszewskiego 7 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 33-380 | ||||
Ĝemelaj urboj | (Unuiĝinta Reĝlando) Amersham | ||||
Komunuma retejo | http://www.krynica-zdroj.pl | ||||
Krynica-Zdrój[1] (en Esperanto foje tradukita kiel Krinico-Fonto) estas la plej fama distra kaj kuracloko en Pollando. Ĝi apartenas al la komunumo Krynica-Zdrój en distrikto Nowosądecki (pole: Nowosądecki-poŭio). Krynica situas ĉe la rivero Kryniczanka kaj estas la sidejo de la samnoma urbo kaj landmunicipo kun proksimume 16 800 loĝantoj[2]. En vintraj monatoj la loko estas aprezata vintrosportejo.
Kiel ripozloko, kuracloko kaj vintra sportejo ĝi alitas amason da turistoj. Kiel turisma centro, Krynica estas deirpunkto por multaj migraj itineroj al la ĉirkaŭaj montoj.
En la urbo estas ankaŭ muzeo pri pentristo Nikiforo (Epifaniuŝ Drowaniak)[3], kiu kreis naivstilajn desegnaĵoj per krajono kaj lernejaj koloraj krajonoj, nun troviĝantaj en multaj, famaj, mondaj ekspozicioj. En Krinico staras ankaŭ la domo de la fama kantisto Jan Kiepura. En la regiono troviĝas ankaŭ tipaj lingnaj konstruaĵoj kiuj havas trajtojn kompareblaj al la arkitekturo en Alpaj landoj. Plej famaj estas la pitoreskaj (grek)katollikaj kaj ortodoksaj preĝejoj, de kiuj restas malmultaj tiaj lokoj en la mondo, kie sur malgranda spaco troviĝas tiom da kultura riĉeco.
Krinico (Krynica) estas konsiderata la "perlo de polaj banejoj". Estas entute sep fontoj (zdrój Główny, zdrój Jan, zdrój Józef, zdrój Karol, zdrój Mieczysław, zdrój Słotwinka, zdrój Tadeusz ). La minerala kuraca akvo de Krynica estas nomita Zuber laŭ la pola geologo Rudolf Zuber.
En Krinico (Krynica) okazis la Sandecia Esperanto-Semajno de la 9-a ĝis la 16-a de septembro 2007, okaze de kiu estis eldonita kolora dokumento (vidu bibliografio) kaj faldfolio Sandecia Tero (Nowy Sacz - Sandecia Regiono). Dum tiu semajno estis montara aŭtuna migrado esperantista (Mame 3) kaj naturamikeca renkontiĝo esperantista (Nare 1).
Krynica-Zdrój ne havas propran aŭtotransportentreprenon, sed ĝi havas bonajn ligojn al la plej multaj grandaj urboj en Pollando: al Krynica-Zdrój venas busoj, ekz. el Katowice, Łódź, Kielce, Krakovo, Nowy Sącz, Nysa, Rzeszów, Varsovio kaj Lublin. En la somera sezono funkcius buslinio inter Krynica-Zdrój kaj Mielno.