Krynica Morska | ||
germane: Kahlberg-Liep | ||
Blazono | ||
| ||
urba komunumo | ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Krynicy Morskiej | |
Provinco | Pomeria provinco | |
Distrikto | distrikto Nowy Dwór Gdański | |
Komunumo | Krynica Morska | |
Speco de komunumo | Urba | |
Urba komunumo | Jes | |
Urborajtoj | 1991 | |
Koordinatoj | 54° 23′ N, 19° 27′ O (mapo)54.382519.444444444444Koordinatoj: 54° 23′ N, 19° 27′ O (mapo) | |
Areo | 102,04 km² | |
Loĝantaro | 1321 (en 2004) | |
Loĝdenso | 12,9 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 82-120 | |
Telefona antaŭkodo | 55 | |
Aŭtokodo | GND | |
TERYT | 6222910011 | |
Estro | Andrzej Antoni Stępień[kiam?] | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | ul. Górników 15 | |
Poŝtkodo de estraro | 82-120 | |
Komunuma retejo | http://www.krynicamorska.pl | |
Krynica Morska (kaŝube Łysa Góra-Lipa; germane Kahlberg-Liep) estas urbo en Pomeria provinco en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Nowy Dwór Gdański. La 31an de decembro 2014 en la urbo loĝis nur 1335 da loĝantoj (la oka la plej malgranda urbo en Pollando).
La unuaj ŝpuroj de la setlado sur la tereno de hodiaŭa Krynica Morska devenas de la jaroj 1258-1282. Temas pri la loko Lipa (Liep) (en la pola lipa estas tilio) kaj la nomo de la loko Lipa devenas de lima arbo tilio. Proksime de Krynica Morska iam estis la elfluejo de rivero Vistulo al la Balta Maro, tra la elfluejo kaj rivero en la jaro 890 (p.K. ŝipnavis al la praprusia urbo Truso la anglo-saksa vojaĝanto Wulfstan (Wulfstan la 1-a, ĉefepiskopo de Jorko /?). La setlejo Lipa estis la limo inter slavaj gentoj kaj la praprusoj. Dum la polaj tempoj sur tiu tereno post la dektrijara milito (dum la jaroj 1466-1793) tiu tereno estis en la posedo de Gdansko.
La censo (popolregistrado) farita en la jaro 1660 laŭ la decido d la Urba Kopnmsilantaro de Gdansko montris, ke en la setlejo Kahlberg (Łysa Góra) estis 7 familiaj fiŝistejoj. Jam fine de la 18a jc al la trenoj de la nuna urbo, i.a. al setlejoj Przebrno (Pröbbernau) kaj Kahlberg, ekkomencis navigadi velŝipoj de Elbląg / Elblongo kaj Braniewo kun la "turistoj" dezirantaj naĝi (bani) en la Balta Maro.
Komence de la 20a jc najbare de la disvolviĝanta banloko (kurorto, kuracloko) Kahlberg (Łysa Góra) etis ankaŭ fiŝista setlejo Liep (Lipa). Krynica Morska funkcias kiel urbo kun urborajtoj de la 2a de aprilo 1991. Pli frue estis nomata kiel Łysa Góra (1945-1947) kaj Łysica (ĝis la jaro 1958). [1]
Bibliografio: