Kukofrinio aŭ Kuka frinio (Phrynium placentarium, sinonimoj: Phyllodes placentaria Lour., 1790; Phrynium parviflorum Roxb., 1832 ; P. capitatum Willd., 1797; P. sinicum Miq. 1861 Stachyphrynium placentarium (Lour.) Clausager & Borchs, 2003.) estas planto specio de familio de Marantacoj.
Ĝi estas konata en la ĉina kiel 尖苞柊叶(pinjino: Jiān bāo zhōng yè)[1], en la vjetnama kiel lá dong (laŭvorte dong folio), dong gói bánh (dong por paki kukon), dong rừng (arbara dong) aŭ dong lá (folia dong)
Plantoj estas 1 - 2 m altaj. Baza folio 1 (aŭ 2); foliingo 3 - 50 cm, tigo-folio 1; foliingo 3 - 5 cm; petiolo 7.5 - 60 cm, kuseno 2 - 7 cm; folioklingo ovala ĝis elipsa, 25 - 55 × (5.5 - -) 8 - 20 cm, maldike ledecaj, glataj, bazo rondeta kun akuta centro, apeksa akuminato. Infloresko sesila, kunmetite de 4 aŭ 5 aŭ pli da spiketoj, globecaj, 3 - 8 cm en diametro; brakteoj superplenaj, longformaj, 2 - 2.5 cm, apekso kun spinodorsagaco. Floroj po 2 por brakteo, blankaj ĝis flavecaj. Sepaloj liniaj, ĉirkaŭ 5 mm. Koroltubo ĉirkaŭ 8 mm; loboj elipsaj, ĉirkaŭ 5 × 2 mm. Eksteraj staminodoj obovataj, ĉirkaŭ 5 mm. Ovario glata aŭ vila ĉe la ekstrema fino. Fruktoj longformaj, ĉirkaŭ 1.2 cm; eksokarpo maldika. Semo 1, elipsoida, ĉirkaŭ 1 cm; arilo ruĝa. Florado februaro-majo. Fruktado aŭgusto – novembro.
Phrynium estas planta genro indiĝena el Ĉinio, Barato, Sudorienta Azio, Nova Gvineo kaj Melanezio. Ĝi havas ĉirkaŭ 20-30 speciojn. La specio Phrinium placentarium kreskas en malsekaj ombritaj lokoj en arbaroj, ofte en valoj laŭ riveretoj; proksime de marnivelo ĝis 1500 m. Troviĝas en Ĉinio (Gŭangdongo, Guanĝi, Gujĝoŭo, Hajnano, Sudorienta Xizang, Suda Junano), Butano, Barato, Indonezio, Mjanmao, Filipinoj, Tajlando kaj Vjetnamio. La vorto placentarium signifas plata kuko. [2]
Kukofrinio estas kutime rikoltita el la arbaro. Tamen, en vilaĝo Tràng Cát, 30 km for de Hanojo, ĝi estas tradicie kultivata por respondi al la demando de la merkato,[3] ĉefe okaze de la finjaraj festoj. Ĝi estas ankaŭ eksportita aviadile al kelkaj eŭropaj landoj, kiel Francio, kie loĝas multnombra vjetnama komunumo.
La folioj estas uzataj por pakado de rizkukoj kiel banĉuno (speciala gluriza kuko). Envolvitaj en kukfriniaj folioj, la kuko havas post bolado specialan agrablan aromon kaj belan verdan koloron. Kukfriniaj folioj estas ankaŭ uzataj por prepari vinagron per macerado en 30 % da alkoholo aŭ sukera solvaĵo. Laŭ popola sperto, junaj folioj estas uzataj kiel antidoto, malebriigilo. Dozo: trinkaĵo eltirita de 100 - 200 g da junaj folioj [4] [5]