Kummerow | ||||||
| ||||||
komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||||
Distrikto | Distrikto Antaŭpomerio-Rügen | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 038321 | |||||
Poŝtkodo | 18442 | |||||
Aŭtomobila kodo | VR | |||||
Oficiala Municipokodo | 13073047 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Manfred Lange (ĝis majo 2019) | |||||
Adreso de la administrejo | Gartenstraße 13 b 18442 Niepars | |||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 54° 18′ N, 12° 53′ O (mapo)54.312.883333333333Koordinatoj: 54° 18′ N, 12° 53′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 5 m | |||||
Areo | 11,55 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.amt-niepars.de | |||||
Kummerow [KUmero:] estas eksa komunumo en Germanio, kiu ekde fine de majo 2019 estas parto de la pli granda komunumo Niepars. Ĝi troviĝas en la distrikto Antaŭpomerio-Rügen de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Fine de 2017 la loĝloko Kummerow havis 316 loĝantojn.
La loĝloko estas unu el pluraj de sama nomo en Antaŭpomerio. Kiam en 1937 publikiĝis socie kritika romano Die Heiden von Kummerow, kiu pli konatiĝis pro filmigo de 1967, unu el malmultaj kinaj kunlaboroj inter FRG kaj GDR, la publiko iom divenis, pri kiu vilaĝo Kummerow povus temi en la romano: Fakte tamen priskribiĝas la vivo en la 1900-aj jaroj en vilaĝo Biesenbrow, nun parto de la urbo Angermünde, de kie devenis la verkisto, sed romane por la loko li pruntis la nomon de proksima vilaĝo Kummerow, nun parto de la urbo Schwedt.