Kupado estas metodo por allevi la haŭton de paciento ekzemple kiel 'invers-preman' masaĝo-tekniko, kreante vakuon en kupoj (kloŝetoj aŭ 'tasoj' el vitro) troviĝantaj sur haŭto-surfaco. Tiel sango el pli profundaj tavoloj, ekz. internaj organoj venas al la haŭto kaj senŝariĝigas la organojn[1]. Tion ni nomas forfluigo. Kupado konsistas nuntempe el la metado de pluraj vitraj "tasoj" metitaj sur la korpon por poste vakuigi ilin uzante ĉu pumpilon ĉu varmigante la aeron en la kupojn. Se kombinite kun masaĝoleo unue masaĝita sur la haŭto ofte eblas glitigi la kupojn aŭ tasojn sur la haŭto, konservante pli bonan hermetikan suĉefikon.
En tradicia ĉina medicino kupado (ĉina : 拔罐法, pinjina : báguànfǎ, japana : 吸角法, kiūkakuhō) estas praktikata kun kupoj faritaj el vitro, plasto aŭ bambuo. Post kiam la kupoj estas metitaj sur la korpo tiuj ĉi firme suĉas al la haŭto.Tial oni kredis elpeli malbonajn substancojn el la kopo. Estas tiel formo de sango-eltiro. En la mezepoko kupado estis jam komuna praktiko, ekzemple en publikaj banejoj.
En multaj partoj de la islama mondo kupado fariĝis ankaŭ populara rimedo, konata sub la araba nomo hijama kiu signifas suĉi, pro la rekomendo en islama literaturo.
Komuna al ĉiuj metodoj estas ke la varmigita aero en la taso disetendiĝas kaj post lokado en la haŭto malvarmetiĝas, kreante pli malaltan premon ene de la taso kiu permesas al la taso algluiĝi al la haŭto per suĉefiko.
Oni ĉu trapikas la haŭton ĉu tranĉetas en la haŭto kiu permesas eligi sangon sub vakuigo ĉar oni suĉas la haŭton en la kupon, kreante preman efikon.
Estas pruvita ke kupado malbone aplikata ja povas havi nocajn efkiojn[2]. En iuj landoj, ekzemple Nederlando, nekvalifikitaj praktikantoj ne rajtas plenumi kupadon. Ekzistas "alta risko de kontaĝo aŭ infektado" : malsanoj kiel hepatito estas transdoneblaj tra la sango de unu paciento al alia[3].
Kupoj metitaj sur la haŭton de la paciento kiujn oni vakuigas per la uzo de vakupumpilo.
Estas kelkaj metodoj por varmigi la aeron en la kupo:
La unuaj du metodoj de fajra kupado iom varmigas la glason, do estas risko, ke la glaso bruligos la haŭton. La tria metodo havas riskon, ke la kotonbuleto falos for de la ledo sur la haŭton, kaj oni havas la ledon kaj kotonon en la kupo - tion oni povus konsideri maloportuna. Ju pli longe kupo restas suĉe sur la haŭto, des pli intensan ruĝan markon la haŭto akiras. La paciento eble havos senton kiel sunbrulon.