Ne ekzistas specifa, efika kuraco por la kronvirusa malsano de 2019 (COVID-19), la malsano kaŭzita de la viruso SARS-CoV-2.[1][2] Unu jaron post la komenco de la pandemio, tre efikaj vakcinoj estas komencintaj malrapidigi la disvastiĝon de SARS-CoV-2; tamen, por tiuj kiuj atendas vakcinon, kaj por la taksataj milionoj da imune kompormititaj homoj kiuj verŝajne ne respondos bone al vakcino, kuracado restas grava.[3] Tial, la manko de progreso pri la kreado de efikaj kuracoj signifas, ke la fundamento de la traktado de la kronvirusa malsano de 2019 estas helpema prizorgo, kiu inkluzivas traktadon por malpliigi simptomojn, likvaĵan terapion, oksigenan subtenon kaj surstomakan kuŝigon laŭbezone, kaj medikamentojn aŭ aparatojn por subteni influitajn gravajn organojn.[4][4][5]
La plimulto da kazoj de la kronvirusa malsano estas mildaj. En ĉi tiuj kazoj, helpema prizorgo inkluzivas medikamenton kiel paracetamolon aŭ nesteroidajn kontraŭinflamajn drogojn por malpliigi simptomojn (febron, korpdoloron, tuson), konvenan konsumadon de likvaĵoj, ripozo, kaj naza spirado.[2][6][7][8] Bona persona higieno kaj sana dieto estas ankaŭ rekomendataj.[9] La Usonaj Centroj por Kontrolo kaj Malhelp de Malsano rekomendas, ke tiu kiu suspektas, ke tiu havas la viruson, izolu sin hejme kaj uzu vizaĝan maskon.[10]
Homoj kun pli severaj kazoj povas necesi traktadon en hospitalo. Por tiuj kun malalta nivelo de oksigeno, oni forte rekomendas la uzon de glukokortikoida deksametazono, ĉar ĝi povas malpliigi la riskon de morto.[11][11][12] Eksterkorpa ventolado kaj, fine, iro al ejo por intensa prizorgo por mekanika ventolado eble estos bezonata por subteni spiradon.[13] Eksterkorpa membrana oksigenigado estis uzita por trakti spiradan ĉeson, sed ĝia utileco estas ankoraŭ konsiderataj.[13][14] Iuj kazoj de severa malsano estas kaŭzitaj de sistema inflamego, la tiel konata citokina ŝtormo.[15]
Pluraj eksperimentaj kuracoj estas studataj en klinikaj elprovoj.[1] Ĉi tiuj inkluzivas fluvoksaminon, malmultekostan kaj ĝenerale haveblan kontraŭdeprimigaĵon;[16] kaj la kontraŭvirusaĵojn molnupiravir (kreita de Merck)[17] kaj PF-07321332 (kreita de Pfizer).[18] Aliaj, kiujn oni taksis eble bonaj frue dum la pandemio, kiel hidroksiklorokino kaj lopinavir/ritonavir, posta esplorado malkovris, ke ili estas senefikaj aŭ malhelpaj.[1][19][20] Malgraŭ daŭranta esplorado, ankoraŭ ne ekzistas sufiĉa altkvalita indiko por rekomendi laŭdirajn fruajn kuracojn.[19][20] Tamen, en Usono, du terapioj bazitaj je monoklonaj antikorpoj estas haveblaj por frua uzo en kazoj taksataj altriskaj pri daŭro al severa malsano.[20] La kontraŭvirusa remdesivir estas havebla en Usono, Kanado, Aŭstralio, kaj pluraj aliaj landoj, kun nekonstantaj restriktoj; tamen, ĝi ne estas rekomendata por homoj devantaj mekanikan ventoladon kaj estas malkuraĝigata entute de la Monda Organizaĵo pri Sano,[21] pro malmulta indiko de efikeco.[1] En novembro 2021, Britio aprobis la uzon de Molnupiravir por kuraci la kronvirusan malsanon por minacataj pacientoj ĵus diagnozitaj kun la malsano.[22]
Iuj povas sperti daŭrantajn simptomojn aŭ malkapablojn post resaniĝo de la infekto; oni nomas tion ĉi longa kronvirusa malsano. Ankoraŭ ekzistas nur malmulta informo pri la plej bona traktado kaj resaniĝo por ĉi tiu situacio.[13]
La Monda Organizaĵo pri Sano, la Ĉina Nacia Sana Komisiono, la Britia Nacia Instituto por Sano kaj Prizorga Plejboneco, kaj Nacia Instituto pri Sano de Usono, inter aliaj organizaĵoj kaj agentejoj tutmonde, ĉiuj estas eldonintaj rekomendojn kaj gvidliniojn pri prizorgi homojn kun la kronvirusa malsano.[13][23][24][25] Intensaj kuracistoj kaj pneŭmonologoj en Usono kunmetis rekomendojn pri kuracado el diversaj agentejoj en senkostan rimedon, la IBCC.[26][27]