Kurityán [kuritjAn] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Kazincbarcika.
Kurityán situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo. Kazincbarcika troviĝas 10, Miskolc 25 km-ojn.
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1280 laŭ tiama ortografio "Koryth". Inter 1408-1550 abatejo funkciis apud la vilaĝo, kiu poste apartenis al la Osmana Imperio. Ekde fine de la 19-a jarcento oni minadis karbon dum jarcento. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, poŝto.