Kurkumino | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Kurkumino | |||
Kurkumino estas flava pulvoro nature trovata en la plantoj de la genro curcuma longa. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
Duferoloila metano | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 458-37-7 | ||
ChemSpider kodo | 839564 | ||
PubChem-kodo | 969516 | ||
Merck Index | 15,2663 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | oranĝa-flava solidaĵo | ||
Molmaso | 368,387 g·mol−1 | ||
Denseco | 0,93g cm−3[1] | ||
Fandpunkto | 183 °C[2] | ||
Bolpunkto | 418 °C | ||
Refrakta indico | 1,4155 | ||
Ekflama temperaturo | 209,7 °C[3] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | 36/37/38 | ||
Sekureco | 16|26|36|37/39 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H304, H317, H312 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P272, P273, P280, P301+310, P302+352, P321, P331, P333+313, P363, P405, P501[4] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kemiaj strukturoj de la Ketonaj kurkuminoj | |
Kurkumino aŭ C21H20O6 estas ruĝa-flava solidaĵo trovata en la plantoj de la familio de la Curcuma longa. Ĝi apartenas al la familio de la zingibro kaj estas uzata kiel herbo-suplemento, en kosmetikaĵoj, kaj en la nutroindustrio kiel nutrogustigilo kaj nutrokolorigaĵo. Kemie, ĝi estas "duarila-heptanoido", apartenanta al la grupo de la "kurkuminoidoj", kiuj estas naturaj fenoloj respondecaj pri la oranĝa-flava koloro de la kurkumo.
Ĝi ekzistas sub la "enola formo" en organikaj solvantoj kaj sub la keto-formo en akvo. Kurkumino ne estas solvebla en akvo kaj etero, sed estas solvebla en etanolo, acetata acido, natria bikarbonato, kloroformo, DMSO, dukloro-metano kaj acetono. La bonfaraj sanefikoj de la kurkumino jam estis abunde esploritaj. Ili konektiĝas al la kapableco de la komponaĵo plibonigi la supervivadon de la ĉelo, ĉelproliferado, kaj "angiogenezo" krom ĝiaj efikoj kontraŭ inflamoj.
Kurkumino estis priskribita kaj ekstraktita en 1815 de Arthur I. Vogel kaj Pierre Joseph Pelletier sub la nepura formo el la rizomoj de la kurkumo. Kelkaj esploristoj konstatis ke la kurkumino estas malstabila kiam la pH estas alkala. Kiam la pH restas en la rango inter 4 kaj 7 ĝia molekulo montris pli da stabileco. Rilate al la varmo, oni konstatis ke temperaturoj malpli altaj ol 100 °C la molekulo ne trapasas signifajn modifojn. Tamen, tridek tagojn sub la lumo, la kurkumino degradiĝas pro la agado de la oksigeno.
Kurkumino kunbatas la kancerĉelojn, preventas kontraŭ la Malsano de Alzheimer kaj demenco, kunbatas la deprimon, restriktas la tumorĉelojn, kunbatas la malarion, funkcias kiel natura formo por naskokontrolo, provizas signifoplenajn antioksidigajn bonfaraĵojn kaj protektas la DNA-on (do ĝi estas antimutagena), ktp.
Antaŭ pli ol dek mil jaroj la kurkumo estis uzata en la hindia kaj ĉina kuiradoj por la traktado de diabetoj, korizoj, hepato-malsanoj, reŭmatismo kaj sinusito. Dank'al la anti-inflamaj, anti-kanceraj kaj anti-oksidigaj proprecoj, malkovritaj laŭlonge de miloj da jaroj da sciencaj esploroj, oni konkludis ke la kurkumino estas potenca terapeŭtika agento kiuj estonte anstataŭos toksajn agentojn, ĉefe dum la traktado de neoplazioj.