Kurt Schwertsik | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de junio 1935 (89-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Christa Schwertsik (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto universitata instruisto ![]() |
Kurt SCHWERTSIK (naskiĝis en Vieno la 25an de junio 1935) estas aŭstra komponisto kaj disĉiplo de Friedrich Cerha.
Li estas fama pro kreado de la Tria viena skolo kaj disvastigado de nuntempa klasika muziko. Estinte lernanto de Joseph Marx kaj Karl Schiske ĉe la Muzikakademio de Vieno, li poste studis kun Karlheinz Stockhausen en Kolonjo kaj Darmstadt. En 1958 li fondis la ensemblon die reihe kune kun kolega komponisto kaj direktisto Friedrich Cerha (fama pro finado de la opero Lulu de Alban Berg) kaj poste, en 1968, la ensemblon "MOB art & tone ART" kun Otto Matthäus Zykan kaj Heinz Karl Gruber. Li funkciis kiel kornisto de la Viena Simfonia Orkestro (de 1968) instruante komponiarton ĉe la viena konservatorio Wien (de 1979). Inter 1989 kaj 2004 li estis profesoro pri muzika kunmetado ĉe la Musikhochschule en Vieno, kiu poste estis Universitato de Muziko kaj Prezentartoj.
Ekde 1989 li instruas ĉe la Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno. Li kreis krom orkestraĵojn kaj ĉambromuzikaĵojn kaj scenejaĵojn: operojn (Café Museum - eine Erleuchtung"/1993 aŭ "Die Welt der Mongolen"/1997) kaj muzikan teatraĵon "Der ewige Frieden"/1995. Li kunlaboris ankaŭ kun Otto M. Zykan. Liaj verkoj estas karakterizitaj per lia speciala esplorado de tonaleco kaj lia muzika ironio kaj humuro. Li ricevis la Grandan Aŭstran Ŝtatan Premion (1992), la aŭstran Ornamadon por Scienco kaj Arto (1997) kaj multajn aliajn premiojn.
Kurt Schwertsik estas Prezidanto de la Joseph-Marx-societo kiu estis fondita en 2006 por efektivigi la renesancon de tiu komponisto. Tiel, Schwertsik akceptis la pozicion de la gvidanto de organizo por la unua fojo en sia kariero kaj ankaŭ konfesis sin melodiisto laŭ la muzika filozofio kiu estis evoluigita kaj reprezentita fare de Joseph Marx.
Por orkestro:
Solokoncertoj kun orkestra akompanado: