Kusa mochi (japane 草餅, kusamochi) aŭ esperante herbomoĉio[1], konata ankaŭ kiel yomogi mochi (蓬餅), estas japana dolĉaĵo. Ĝi estas farita el moĉio (rizkuko) kaj folio de yomogi aŭ artemizio (precize Artemisia princeps). Foje ĝi enhavas annon, paston de ruĝaj azuki-faboj, kaj estiĝas yomogi daifuku.
En Ĉinio oni manĝas herban rizkukon Caozaiguo farita kun àicǎo aŭ Artemisia argyi, aŭ gnafalio parenca.
En Vietnamio oni manĝas bánh ngải cứu farita kun ngải cứu aŭ Artemisia vulgaris.
- ↑ Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)