Kusacu-Onsen (草津温泉 [kusacu-onsen]; Hepburn-Transskribo: Kusatsu-Onsen) estas onsen, termofonto, en la urbeto Kusacu en la gubernio Gunma de Japanio.
En la nordo-okcidenta parto, troviĝas la monto Kusacu-Ŝirane (2.162 m).
- Forte acida akvo (ĉ. pH 2). Iuj akvoj entenas sulfuron.
- Ekzistas 6 ĉefaj fontoj. Iuj hoteloj havas proprajn fontojn.
- JR Orienta-Japanio: La stacio Naganohara-Kusatsu de la linio Agatsuma estas la plej proksima stacio. Estas 30 minutoj de la stacio ĝis la onsen per buso.