Kvieta duelo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 静かなる決闘 |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 13 mar. 1949 |
Ĝenro | drama filmo |
Reĝisoro(j) | Kurosawa Akira |
Produktisto(j) | Sōjirō Motoki |
Scenaro | Senkiĉi Taniguĉi • Kurosawa Akira |
Muziko de | Akira Ifukube |
Rolantoj | Mifune Toshiro • Shimura Takashi • Noriko Sengoku |
IMDb | |
Kvieta duelo (静かなる決闘 Shizukanaru Kettō?) estas japana filmo de 1949 reĝisorita de Akira Kurosawa.[1]
Dro. Kyoji Fujisaki, a juna idealisma doktoro kiu, dum la milito, kontaĝiĝas pro sifiliso el la sango de paciento kiam li vundiĝas dum operacio. Bedaŭra pro la hontiga infekto kaj la nekuracebla malsano, Fujisaki revenas hejmen el la milito kaj rompas la fianĉiĝon kun sia iama fianĉino.[2]
Kurosawa, kun la produktoro Sōjirō Motoki kaj la kolegaj reĝisoroj kaj amikoj Kajiro Yamamoto, Mikio Naruse kaj Senkiĉi Taniguĉi, formis novan sendependan produktunuon nomitan Kinartasocio (Eiga Geijutsu Kyōkai). Por la debuta verko de tiu organizo kaj la unua filmo por la studioj Kadokawa Daiei, Kurosawa turnis al tiutempa teatraĵo de Kazuo Kikuta kaj, kun Taniguĉi, adaptis ĝin al kinarta filmo. En Kvieta duelo stelulis Toshiro Mifune kiel idealisma juna doktoro kiu luktas kontraŭ sifiliso, nome intenca klopodo de Kurosawa por rompi la aktoron for el arketipigo kiel aktoro kiu ludas banditojn. Publikigita en Marto 1949, ĝi estis sukceso de biletvendado, sed estas ĝenerale konsiderata unu el la malpli grandaj atingoj de la reĝisoro.[3][4][5][6]