Kvilda | |||
germane Außergefild | |||
municipo | |||
Suma vido al Kvilda
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kvilda | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Prachatice | ||
Administra municipo | Vimperk | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Nacia parko Šumava | ||
Montaro | Šumava | ||
Rivero | Teplá Vltava | ||
Situo | Kvilda | ||
- alteco | 1 062 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 01′ 09″ N 13° 34′ 46″ O / 49.01917 °N, 13.57944 °O (mapo) | ||
Areo | 45,17 km² (4 517 ha) | ||
Loĝantaro | 124 (2024) | ||
Denseco | 2,75 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1569 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 384 93 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0315 | ||
NUTS 5 | CZ0315 550337 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.kvilda.sumava.net/kvilda/ | |||
![]() |
Kvilda estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Prachatice, 16 km sudoriente de Vimperk. Unu el plej konataj tutjaraj turismaj centroj de Nacia Parko Šumava. Vivas ĉi tie 124 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Modrava, Borová Lada, Nové Hutě, Horská Kvilda kaj Mauther Forst.
La unuaj arbaristoj eksidis en tiu ĉi loko ekde fino de la 15-a aŭ komence de la 16-a jarcento. Sed eblas, ke serĉantoj de oro ĉi tie (almenaŭ sezone) eksidis jam antaŭe. Sed la nomo Kvilda en konekso kun nomigo de ĉi tiea arbaro estas dokumentita jam en la jaro 1345. La plej verŝajne la vilaĝon fondis domaranoj en la 16-a jarcento, ĉar entute la unua skribmencio pro Kvilda (kiel pri daŭre enloĝigita municipo) deveas el la jaro 1569. Fine d ela 18-a jarcento ĉi tie kaj ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de Kvilda komencis estiĝi martelegoj kaj vitrofarejoj. Pluaj impulsoj al la evoluo de Kvilda estis aeraj kaj post ili sekvantaj skarabaj kalamitoj, kiuj okazis ĉi tie en la dua duono de la 19-a jarcento.
En la jaro 1938 Kvilda estis sekve de fermo de Munkena interkonsento almembrigita al Nazia Germanio (vivis ĉi tie 1128 loĝantoj).
La historiaj eventoj en la unua duono de la 20-a jarcento pro principa maniero dampis evoluon de la municipo. La tutan situacion ankoraŭ malbonigis ankaŭ forŝovo de granda plimulto de la lokaj loĝantoj post fino de la dua mondmilito kaj la sekvanta estiĝo de la limregiona zono.
La nuligo de la gardata limregiona zono kaj libera movo de loĝantaro ankaŭ al la bavaria flanko de Germanio post la velura revolucio en la jaro 1989 plirapidigis la evoluon de municipo. Kvilda nuntempe estas precipe tutjara turisma centro kun vico da penzionoj kaj privataj domoj servantaj al vintra kaj somera refreŝigado.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 436 |
1880 | 1 768 |
1890 | 1 558 |
1900 | 1 643 |
1910 | 1 493 |
1921 | 1 426 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 475 |
1950 | 204 |
1961 | 227 |
1970 | 226 |
1980 | 205 |
1991 | 169 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 169 |
2014 | 163 |
2016 | 136 |
2017 | 139 |
2018 | 136 |
2019 | 139 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 139 |
2021 | 130 |
2022 | 125 |
2023 | 133 |
2024 | 124 |
Proksime de Kvilda, 5 km al nordokcidenta direkto, situas vilaĝo Horská Kvilda. Proksime de ŝoseo inter Kvilda kaj Horská Kvilda sur teritorio de municipo Kvilda situas Laga torfejo.
Šumava Kvilda povas fanfaroni pro kelke ĉeĥaj 'plej'. Tio estas plej alte situanta municipo, plej multe malvarma loko en Ĉeĥio, plej longa fontanta rivero en Ĉeĥio kaj unika plafono de socia ĉambrego, kiu estis envicigita eĉ inter mondajn rekordojn. Ĝis la jaro 2013 Kvilda havis ankaŭ plej altan vive kreskantan kristnaskan arbon en Ĉeĥio. Por tu celo servas 26,5 m alta piceo kreskanta ĉe Preĝejo de sankta Stepano, al kies ornamo oni uzas pli ol 4 000 lumaj LED diodoj kaj ĉenoj kun suma longeco pli ol 400 metroj. Sed en la jaro 2013 estis tiu ĉi rekordo alskribita al piceo en Mladkov.
Fine de la 18-a jarcento estiĝis en Kvilda unu el la plej konataj laborejoj por produkti popolajn subpentraĵojn sur vitro. Fondintoj estis tri junuloj el Raimundsreut – fratoj Johann kaj Bernhard Peterhansl kaj Kaspar Hilgart el Kreuzberg. Iom post iom la kreado en Kvilda komenciĝis diferencigi de bildoj de Raimundsreut. Por la laboroj el Kvilda estas tipa diferenciga signo brune-ruĝaj konturoj de korpaj partioj de la bildigataj figuroj.
En la jaro 1959 reĝisoro Karel Kachyňa kun sia filma stabo filmis en reala medio de la limregiona municipo Kvilda kaj en ties pli vasta ĉirkaŭaĵo filmon Reĝo de Šumava, en kiu enkadre de laŭtempe valida ideologio estas priskribita ĉi tiea situacio mallonge post finigo de la dua mondmilito. Sed la plej dramaj scenoj de la filmo, okazantaj ĉe eksa muelejo kaj en spaco de marĉo estis filmitaj ĉe rivereto Křemelná en pereinta domaro Šerlův dvůr en distrikto Klatovy.
|