Kvítkovice estas municipo troviĝanta en distrikto České Budějovice en Ĉeĥio apud nordorienta piedo de montaro Blanska arbaro, proksimume 10,5 km okcidente de České Budějovice. Vivas ĉi tie 133 loĝantoj (2024). En distanco 16 km sude de Kvítkovice situas urbo Český Krumlov, 24 km nordokcidente urbo Vodňany kaj 25 km okcidente urbo Prachatice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čakov, Habří, Dubné kaj Jankov.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1263.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 224 |
---|
1880 | 224 |
---|
1890 | 204 |
---|
1900 | 176 |
---|
1910 | 154 |
---|
1921 | 168 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 148 |
---|
1950 | 115 |
---|
1961 | 119 |
---|
1970 | 101 |
---|
1980 | 90 |
---|
1991 | 84 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 82 |
---|
2014 | 108 |
---|
2016 | 115 |
---|
2017 | 120 |
---|
2018 | 113 |
---|
2019 | 125 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 129 |
---|
2021 | 133 |
---|
2022 | 132 |
---|
2023 | 130 |
---|
2024 | 133 |
---|
- Kelke da konservitaj konstruaĵoj en stilo de kampula baroko. Apartaĵo de la loka arkitekturo estas nesimetriaj ŝildoj de domoj kun stuka dekoracio.
- Niĉa kapeleto apud disvojiĝo direkte al Habří kaj Dubné, baroka el la jaro 1730
- Forĝejo el la jaro 1823, en la vilaĝplaco, hodiaŭ eluzita kiel gastejeto. Sur la tegmento nestas cikonioj.
- Niĉa kapeleto de Resurektiĝo de Savinto en vojkurbiĝo direkte al Čakovec, datita 1893
-
Kvítkovice
-
Kvítkovice
-
Kvítkovice, forĝejo