Kvívík

Kvívík
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 389  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 62° 7′ N, 7° 4′ U (mapo)62.120555555556-7.0677777777778Koordinatoj: 62° 7′ N, 7° 4′ U (mapo) [+]
Kvívík (Ferooj)
Kvívík (Ferooj)
DEC
Situo de Kvívík

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kvívík [+]
vdr
La vilaĝo en ĉ. 1900
Nun

Kvívík (dane Kvivig) estas vilaĝo sur insulo Streymoy de Ferooj. Administre ĝi apartenas al Komunumo Kvívík. La vilaĝo havis 397 loĝantojn la 1-an de januaro 2007.

Al Komunumo Kvívík (Kvívíkar kommuna) apartenas ankaŭ la vilaĝoj Leynar, Skælingur, Stykkið kaj Válur/Nesið. La tuta komunumo (distrikto) havis en fino de 2002 precize 580 loĝantojn.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas sur okcidenta parto de la insulo, sur du bordoj de mallarĝa golfo. Ĝin dividas la rojo Stórá. Ĝi situas sude de Vestmanna kaj survoje al Tórshavn.

la vilaĝo estis jam loĝata en la vikinga epoko, antaŭ 1200, kion pruvas elfosaĵoj el 1942. Tiam oni malkovris restaĵojn de vikingepokaj loĝejoj, multajn ĉiutagaĵojn, ekz ludilojn figuranta ĉevalon, ŝtonajn ujojn, perlojn, ŝuon, laborilojn. Tiuj nun videblas en la Nacia Muzeo de Ferooj.