Kwangmyŏngsŏng-3 (Koree: 광명성 3호 = 光明星 3號, signifante Brila Stelo-3[1] aŭ Gvida Stelo-3[2]) estis Nord-Koreaartefarita satelito intencita por terobservado, laŭanonce por vetera prognozado,[3] lanĉita la 13-an de aprilo, 2012 je 7:39 atm KST per raketo Unha-3 de satelita lanĉejo Sohae. La raketo ŝajne eksplodis proksimume 90 sekundojn postlanĉe, proksime de la finiĝo de la unua raketero.[4] Oni planis la lanĉon por marki la centjaran datrevenon de la naskiĝo de Kim Il-sung, la unua ĉefministro kaj "Eterna Prezidanto" de la Nord-Korea ŝtato.[5]
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.