Grafo KHUEN-HÉDERVÁRY Károly (naskiĝis la 23-an de majo 1849 en Gräfenberg, Silezio – mortis la 16-an de februaro 1918 en Budapeŝto) estis hungara konservativa, liberala politikisto, kiu estis dufoje ĉefministro de Hungario (en 1903 kaj en 1910–12).
Li estis filo de kroatdevena aristokrata familio, kiu heredis en 1874 la bienojn de formortinta Viczay-familio en Hédervár, tiel la familio alprenis ankaŭ ties nomon.
Li studis juron en Zagrebo, estis ekde 1875 parlamenta reprezentanto de la Liberala partio, ekde 1882 ĉefprefekto de Győr. Lin nomumis la reĝo banuso de Kroatio, post la kontraŭhungaraj tumultoj en 1883, li servis en tiu posteno ĝis 1903. Li fondis kaj forte apogis la Kroatan nacian partion, bazita je la hungara-kroata interkonsento de 1868. Li senindulge subpremis la kroatan nacian opozicion, postulanta sendependiĝon. En junio de 1894, la reĝo komisiis lin je formado de registaro, sed oni ne voĉdonis al li fidon, tiel restis la provizore abdikita Wekerle-registaro.
Post abdiko de registaro de Kálmán Széll (pro nombroaltigo de la rekrutitaj soldatoj) en 1903, Khuen-Héderváry formis registaron la 27-an de junio, en kiu li ankaŭ posedis la ministeriojn pri internaj aferoj kaj pri rilatoj al la reĝo. Li provis interkonsenti kun la opozicio kaj fini la parlamentan obstaklon, sed pro la sensukceso li abdikis unuafoje en aŭgusto, poste la 29-an de septembro fine. Li estis en 1904–05 ministro pri rilatoj al la reĝo en registaro de Tisza. Post abdiko de la Tisza-registaro, li retiriĝis de la politiko ĝis 1910.
Pro la registara krizo en januaro de 1910, li denove estis petita je formado de nova registaro. Li denove suprenis la postenojn de ministro pri internaj aferoj, al reĝo kaj kroat-slavon-dalmataj aferoj.
Post la establiĝo de la nova registaro, baldaŭ fondiĝis la Nacia Laborpatio kiel posteulo de la Liberala Partio. La celo de la nova partio estis la stabiligo de la registaro kaj la ekzistantaj sociaj rilatoj. Post kiam la opozicio provis fiaskigi la registaron, Khuen-Héderváry dissolvis la parlamenton en marto (dum tio, la opoziciuloj ĵetis inkujojn al la ĉefministro) kaj en junio la Nacia Laborpartio akiris plimulton. La opozicio komencis denove obstakli la parlamentan laboron en 1911 pro la defenda leĝo. Ĉar Khuen-Héderváry ne sukcesis solvi la krizon, li abdikis en aprilo de 1912. Ekde 1913 ĝis lia morto, li estis prezidanto de la Nacia Laborpartio, sed li retiriĝis de la aktiva politiko.
Li estis banuso kaj membro de Hungara Scienca Akademio.