Kölcse | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4965 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 184 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 42 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 3′ N, 22° 43′ O (mapo)48.05055555555622.716944444444Koordinatoj: 48° 3′ N, 22° 43′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 28,26 km² (2 826 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kölcse [+] | |||
Ne miskomprenu kun Kötcse!
Kölcse [kolĉe] estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Fehérgyarmat. Kölcsey estas historia familia nomo.
Kölcse situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Debrecen-Vinohradiv, la hungara-ukraina landlimo estas proksime. Tur (rivero) preterfluas, Tiso maldekstre fluas ne tro for.
Kölcse estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis en la 12-a jarcento. La bienoj longe apartenis al familio Kölcsey. La vilaĝo ricevis doganrajton en 1344 kaj laŭ dokumentoj ĝi iĝis kampurbo. La nun kalvinana romanika preĝejo konstruiĝis en la 15-a jarcento, poste gotikiĝis. En la preĝejo okazis kelkfoje kunsido de departemento Szatmár. En la 18-a jarcento pesto okazis, poste slovakoj pligrandigis la loĝantojn. Kölcse iĝis grandvilaĝo en 1973.
En Kölcse naskiĝis kuracisto István Tariska.