Königswiesen (germane: "reĝaj herbejoj") estas foira komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia landoSupra Aŭstrio, al la landoparto Mühlviertel kaj al la distrikto Freistadt. Laŭ stato de la jaro 2022 en la komunumo vivis 3 083 loĝantoj sur areo de 73,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 42 loĝantoj/km².
Königswiesen situas je alteco da 610 metroj en Mühlviertel. Ĝi etendiĝas denorde-suden 14,3 kilometrojn kaj deokcidente-orienten 12,1 kilometrojn. La tuta teritorio sumiĝas je 73,39 kvadrataj kilometroj. 38,8 km² estas arbarkovritaj (52,8 %) kaj 32,1 km² (43,7 %) de la areo estas terkulturataj. 0,3 km² (0,4 %) estas surkonstruitaj kaj ankaŭ 0,3 km² (0,4 %) estas ĝardenoj, aliaj 0,2 km² estas akvejoj (0,2 %). La resto estas aliaj areoj grandaj 1,7 kvadratajn kilometrojn (2,3 %).