La esprimo Kwan-li-so (ankaŭ skribita Kwanliso, Gwalliso aŭ Kwalliso; en la korea alfabeto 관리소) estas esprimo por aresteja kampo por daŭre aresti politikajn kaptitojn en Nord-Koreio.
Tiuj estas aliaj ol la arestejoj nomitaj Kyo-hwa-so, en kiuj ankaŭ nepolitikaj kaptitoj vivas.
Ambaŭ montras aspektojn de la situacio de la homaj rajtoj en Norda Koreio.
La Kŭan-li-so, estas organizitaj de la ŝtata sekureca ministerio.
Por politikaj kaptitoj aplikiĝas la principo de familia respondeco. Ili estas arestitaj kune kun iliaj gepatroj, gefiloj, gefratoj, kelkfoje ankaŭ geavoj kaj genepoj, sen proceso kaj kondamno. Ĝenerale ili restas en la arestejo por la resto de ilia vivo.[1]
La arestejoj situas en la mezo kaj la nordoriento de norda Koreio. Estas multnombraj arestejoj[2] La kvanto de arestitoj estas taksitaj je ĉirkaŭ 200.000.[3]
La arestejoj Yodŏk kaj Pukch’ang estas apartigitaj en du partojn: En unu parto vivas la kaptitoj kun vivlonga puno, en alia parto vivas tiuj, kiuj havas longjarajn punojn kaj havas esperon pri ebla liberigo.
arestejo | provinco | oficiala nomo | larĝeco | kaptitoj | rimarkoj |
---|---|---|---|---|---|
Kaech’ŏn | P’yŏngan-namdo | Kwan-li-so n-ro. 14 | 155 km² | 15000 | ne identa kun reedukada arestejo Kae’chŏn |
Yodŏk | Hamgyŏng-namdo | Kwan-li-so n-ro. 15 | 378 km² | 46500 | |
Hwasŏng | Hamgyŏng-pukto | Kwan-li-so n-ro. 16 | 549 km² | 10000 | |
Pukch’ang | P’yŏngan-namdo | Kwan-li-so n-ro. 18 | 73 km² | 50000 | |
Haengyŏng | Hamgyŏng-pukto | Kwan-li-so n-ro. 22 | 225 km² | 50000 | ne identa kun reedukada arestejo Hoeryŏng |
Ch’ŏngjin | Hamgyŏng-pukto | Kwan-li-so n-ro. 25 | 0,25 km² | > 3000 |