Léchelles

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Léchelles (stacidomo).
Léchelles
Blazono de Léchelles
Blazono de Léchelles
Blazono de Léchelles
Manoir de Grottrau en Léchelles
Manoir de Grottrau en Léchelles
Manoir de Grottrau en Léchelles
former municipality of Switzerland • vilaĝokvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 49′ 44″ N 7° 0′ 57″ O / 46.82889 °N, 7.01583 °O / 46.82889; 7.01583 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 44″ N 7° 0′ 57″ O / 46.82889 °N, 7.01583 °O / 46.82889; 7.01583 (mapo)

Map

Areo 8,75 km²
Alteco 545 m super marnivelo
Poŝtkodo 1773
Komunumkodo 2024
Mapo de Léchelles
Mapo de Léchelles
Mapo de Léchelles
vdr

Léchelles (malnova germanlingva nomo Leitern) estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 603 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Léchelles situas en la Friburga Mezlando en sudoriento de la ebenaĵo de la rivero Brojo, proksimume 8 kilometrojn oriente de Payerne. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Léchelles, Chandon kaj Vuaty, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,75 km², de kiuj 37,9% estas kovritaj de arbaro, 55,1% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Léchelles limas en nordo al Domdidier, en nordoriento al Oleyres (VD), en nordoriento al Misery-Courtion, en oriento al Grolley, en sudo al Ponthaux, en sudokcidento al Montagny, kaj en nordokcidento al Russy.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 157 de Friburgo al Payerne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Payerne. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Friburgo al Payerne la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

La unua dokumenta mencio de Léchelles datiĝas el la jaro 1243 kiel Leschieres. Dum mezepoko Léchelles apartenis al la Senjorujo Montagny. En la 12-a jarcento en Léchelles la Senjoroj de Belmont instalis sian sidejon en Léchelles. En la jaro 1478 Léchelles estis akirita de la urba ŝtato Friburgo kaj integrita al la Voktejo Montagny. Dum la epoko de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Léchelles apartenis al la distrikto Payerne, tiam ĝis 1830 al la distrikto Montagny kaj fine ĝis 1848 al la distrikto Dompierre, kiu tiam estis integritia surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo al la distrikto Brojo. Kun efiko de la 1-a de januaro 1994 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Chandon estis integrita al la komunumo Léchelles.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]