La Impertinentulino | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | L'Effrontée |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | Franca |
Kina aperdato | 11-a de decembro 1985 |
Daŭro | 96 minutoj |
Ĝenro | Drama komedio |
Kameraado | Dominique Chapuis |
Reĝisoro(j) | Claude Miller |
Produktisto(j) | Marie-Laure Reyre |
Scenaro | Claude Miller Luc Béraud Bernard Stora Annie Miller |
Laŭ la verko de | Carson McCullers |
Filmita en | Francio |
Loko de rakonto | Yvelines |
Muziko de | Alain Jomy |
Ĉefrolantoj | Charlotte Gainsbourg Bernadette Lafont Jean-Claude Brialy Julie Glenn Clothilde Baudon |
Produktinta firmao | Oliane Productions Films A2 Téléma Productions |
Distribuo | UGC |
Honorigoj | Louis Delluc Prize • Premio César por la Plej Bona Novulino • Premio César por la Plej Bona Helpa Aktorino |
IMDb | |
L'Effrontée (La Impertinentulino) estas franca filmo de Claude Miller aperinta en 1985. Temas pri libera adapto de la romano Frankie Addams (franca traduko de The Member of the Wedding) de Carson McCullers.
Charlotte Castang estas 13-jaraĝa popolklasa knabino, kiu vivas en malriĉa ĉirkaŭaĵo, kaj kiu baldaŭ fariĝos adolto. Ŝi estis edukita sen patrino, kaj vivas kun frato kaj patro, kies atento fokusiĝas aliloke. Ŝia nura amikino estas Lulu, malsana 10-jaraĝa bubino, kiun ŝi volonte forlasus. Charlotte estas tedita kaj revas pri pli bona vivo, kaj ŝia vivo pliboniĝas kiam ŝi renkontas samaĝan pianistinon Clara Bauman, kiun ŝi vere admiras. Charlotte volas amikiĝi kun Clara, kiun ŝi vidas kiel elireblecon el sia medio, dum Clara ŝerce sugestas, ke Charlotte fariĝu sia asistantino.
En unu el la lastaj scenoj, sen apenaŭa konekto kun la cetero de la intrigo, unu el la roluloj, Jean, junulo kiu deziras amori kun la protagonistino, parolas antaŭ lampoglobuso kaj diras pli malpli jenon: "Mi jam ne malbonas (tio en Esperanto originale), tio estas Esperanto, ĝi estas tre bone konstruita, mi lernas ĝin, tio estas la estonteco, iam la tuta mondo parolos ĝin, ne devus esti landlimoj, ĉiuj civitanoj de la mondo".