La Almunia de Doña Godina

La Almunia de Doña Godina
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 914  (2023) [+]
Loĝdenso 140 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 1° 23′ U (mapo)41.483333-1.383333Koordinatoj: 41° 29′ N, 1° 23′ U (mapo) [+]
Alto 336 m [+]
Areo 56,653403 km² ( 566 5.3 403 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Almunia de Doña Godina (Provinco Zaragozo)
La Almunia de Doña Godina (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de La Almunia de Doña Godina
La Almunia de Doña Godina (Hispanio)
La Almunia de Doña Godina (Hispanio)
DEC
Situo de La Almunia de Doña Godina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Almunia de Doña Godina [+]
vdr

La Almunia de Doña Godina [lalMUnja dedonjagoDIna] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina mem, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo La Almunia de Doña Godina el la araba al-munjah estas etimologie komprenebla kiel La Bieno de Doña Godina alude al iama posedantino de la bieno.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La Almunia de Doña Godina estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas oriente de Ricla, sude de Calatorao kaj norde de Alpartir kaj Almonacid de la Sierra. Ĝi estas sur la valo de la rivero Jalón. La nordo de la municipa teritorio estas trapasata per la Autovía del Nordeste (A-2), inter km 271 kaj 276. Krome kelkaj regionaj ŝoseoj ekas aŭ malekas en la municipa teritorio: nome la A-220 kiu iras tra Cariñena al Belchite, la A-121 kiu ekas en Magallón kaj malekas en La Almunia, kaj la A-122 kiu ekas en Alagón trairas Épila kaj same finiĝas en La Almunia. La altitudo de la municipa teritorio gamas inter 734 m ĉe la montaro kaj 349 m ĉe la rivero.

La loĝloko La Almunia de Doña Godina mem estas je 50 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 366 msm en la Iberia Sistemo inter la montaro Algairén kaj la valo de Ebro. Ĝi estas alirebla laŭ la aŭtoŝoseo A-2 el sudokcidenta Calatayud kaj el Zaragozo nordoriente; krome la ŝoseo A-220 suden kondukas al Cariñena. Tio faras, ke la urbo estas tre bona komunikita kaj tio helpas ĝian disvolvigon.

Nordokcidente: Chodes kaj Ricla Norde: Ricla kaj Calatorao Nordoriente: Calatorao
Okcidente: Morata de Jalón Oriente: Alfamén
Sudokcidente: Morata de Jalón Sude: Alpartir Sudoriente: Almonacid de la Sierra
Mudeĥara sonorilturo.

Estis setlejo de keltiberoj en la areo nome Nertobriga, sed de preciza loko nekonata. Tie eĉ oni stampis monerojn kaj vivis en la Romia Imperio ĝis la 5-a jarcento. En la urba kerno mem oni trovis romiajn restaĵojn kiel mozaiko. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Krome estis ankaŭ juda komunumo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en La Almunia de Doña Godina kiel aktiva urbo kaj komarka ĉefurbo oni plialtiĝis el 4 000 loĝantoj komence de la 20-a jarcento ĝis nunaj preskaŭ 8 000 loĝantoj (2021), Do, oni duobligis la loĝantaron dum iom pli ol unu jarcento, malprofite al pli ruraj loĝlokoj de la areo.

La ekonomio baziĝas ekvilibre sur agrikulturo, industrio kaj servoj. La agrikulturo, de irigacio, specializiĝas en fruktokultivado, speciale ĉe kernofruktoj: ĉerizo, persiko, nektarino, pruno... Sed ankaŭ de semfruktoj: pomo kaj piro.

Urbodomo.

La fruktokultivado generas gravan dungadon en la monatoj de agrikultura sezono, kio rezultas en cikla kaj sezona evoluo en la indicoj de loka sendungado. La fruktoproduktado direktas sin kaj al enlanda merkato kaj al la eksportado kaj estas tre teknikigita.

Proksimume unu triono de la loka ekonomio estas bazata sur la kreskiĝanta industria agado en la industria zono ambaŭflanke de la aŭtoŝeo Autovía del Nordeste trapasanta la loĝlokon.

La sektoro de servoj dungas la duonon de la dungitaro kaj inkludas dinamikan komercan kaj gastigantan sektoron. Grava parto de lokaj industrio kaj servoj estas helpentreprenoj de la fruktokultivado. La Almunia estas sidejo de la altlernejo Escuela Universitaria Politécnica de la Universitato de Zaragozo.

Nune gravas ankaŭ malgranda industrio, natura, kultura kaj rura turismo. Altiraĵo grava estas la mudeĥara turo (kun du sektoroj: kvadrata kaj oklatera) de la dunava preĝejo kun gravaj retabloj; krome estas arkitektura komplekso formata de ununava preĝejo (nun kulturejo), hospitalo kaj palaco iam konstruitaj por uzado de la Ordeno de la Hospitalanoj de Sankta Johano de Jerusalemo. Du palacoj kaj blazondomoj estis konstruitaj en centra strato inter 16-a kaj 18-a jarcentoj. La urbodomo estis plibeligita en 1783. Krome estas muzeoj, ermitejo, konvento kaj natural lokoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]