La Carrera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05620 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 160 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 21′ N, 5° 33′ U (mapo)40.347777777778-5.5547222222222Koordinatoj: 40° 21′ N, 5° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 061 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Carrera, Ávila [+] | |||
La Carrera [lakaREra] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo La Carrera estas komprenebla kiel La Kurejo aŭ La Ĉaristino.
Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj La Carrera mem, La Cereceda, Lancharejo, Navalmoro kaj El Cabezuelo; kaj du kvartaloj: nome Las Canchillas kaj El Ventorro. Ĝi okupas totalan areon de 14,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 164 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 89 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Solana de Ávila, Junciana, El Losar del Barco, Solana de Ávila, El Barco de Ávila, Umbrías kaj Navatejares. La teritorio estas inter la montaro de La Alberca norde kaj la valo de la rivero Aravalle sude.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).