La Hinojosa | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16435 | ||
Politiko | |||
Urbestro | María Jesús Serrano Marco (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 230 (2013) | ||
Loĝdenso | 5,46 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 44′ N, 2° 25′ U (mapo)39.7283084-2.4151193Koordinatoj: 39° 44′ N, 2° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 900 m [+] | ||
Areo | 42,11 km² (4 211 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Hinojosa, Cuenca [+] | |||
La Hinojosa [lainoĥOsa] (fenkolejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
La loĝanto nomiĝas hinojosero [inoxosEro]. La censita loĝantaro en 2013 estis de 230 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,46 loĝ/km².
La Hinojosa estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la centra sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 900 m; je 60 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 200 km el Valencio kaj je 150 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 42.11 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°43′42″N 2°24′54″O.
La areo estas parto de la basenoj de la riveroj Guadiana kaj Júcar.
Apenaŭ estas arbaro aŭ makiso, nur kelkaj arbustoj kiaj timiano aŭ rosmareno, kaj kompreneble fenkolo, kiu nomigas la vilaĝon. Estas vulpoj, kaj ĉasspecioj kiaj kuniklo, leporo, perdriko, koturno, palumbo kaj turtoj. La koturno migras fine de somero kaj alvenas printempe por setliĝi en humidaj areoj. Estas ankaŭ aliaj birdospecioj kiaj kardeloj, paseroj, hupupoj, hirundoj, apusoj, pigoj, korvoj. Kaj rabobirdoj kiaj la noktuo, la turstrigo, la nizo kaj agloj.
Oni trovis restojn eĉ el antaŭromia epoko.
Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Hinojosa, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe La Hinojosa kie oni falis al la nunaj 230.
Agrikulturo (cerealoj, vitoj kaj olivarboj) kaj brutobredado (ŝafoj) tradicie. Servoj (malmulte) kaj loĝejoj.