La Mata | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Komarko de Torrijos | ||
Poŝtkodo | 45534 | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | María Ángeles Delgado Gómez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 022 (2010) | ||
Loĝdenso | 46 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 57′ N, 4° 26′ U (mapo)39.943611111111-4.4380555555556Koordinatoj: 39° 57′ N, 4° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 826 m [+] | ||
Areo | 19,20 km² (1 920 ha) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Mata (Toledo) [+] | |||
La Mata estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
La termino "Mata" devenas el malfrua latina MATTA, kiu sisvice devenas el fenica kun la signifo komenca de 'mato el junkoj', 'tolkovrilo', kiu poste signifos 'arbaraĵo'.[1] Eble la nomigo de "La Mata" rilatas malpli al vegetaĵaro ol al enklavo kie troviĝas la vilaĝo, ĉe monteto. Tiele Álvarez Maurín indikas ke la termino povus simili al 'vegetaĵaro troviĝanta sur la deklivo de monteto'.[2]
Inter matanoj estas tradicio ke la nomo de La Mata rilatas al fakto ke en tempo de ties fondo estis tie granda densa plantaro de rubuso.
La loĝantoj nomiĝas Mateños. La censita populacio en 2010 estis de 1.022 loĝantoj kaj la denseco estas de 53,23 loĝ/km².
La Mata estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Komarko de Torrijos en la centrokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 567 m; je 44 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19.20 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°56′37″ N 4°26′17″ Ok.
La municipo situantas «sur ebenaĵo ĉe monteto nome Arcolla».[3] Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Carriches kaj Santa Olalla norde, Carmena oriente, El Carpio de Tajo sude kaj Mesegar de Tajo okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.
La rojo Carpio trafluas la municipo de nordo suden, kaj enfluas ĉe la rivero Taĵo en la akvorezervejo Carpio, jam en la teritorio de El Carpio de Tajo.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
En dokumento de 1205 aperas menciata La Mata okaze de donaco de teroj kiun realigas la superulo Martín Martínez de la Ordeno de Kalatravo: «... omnem hereditatem, quam habemus in Mata... ».[4] Ĝi fondiĝis proksimume en la 15a jarcento, el gastejo samnoma, apartenanta tiam al Santa Olalla. Kiam ĝi estis nur domaro, ĝi dependis el graflando de Orgaz.
En 1526 Karlo la 1-a vizitis la vilaĝon. En 1650 ĝi havis jam 50 familiojn kaj post du jaroj oni donas al ĝi la titolon de vilaĝo sendependiĝante de Santa Olalla, kvankam pluestis integrata en la senjorlando de Orgaz.
Dum la 1930-aj jaroj la vilaĝo havis pli da du mil loĝantoj, sed pro elmigrado dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, la populacio duoniĝis kaj el la 1980-aj jaroj ĝi havis nur iom malpli da mil loĝantoj.