La Niña de los Peines | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pastora María Pavón Cruz |
Aliaj nomoj | La Niña de los Peines |
Naskiĝo | 10-an de februaro 1890 en Sevilo |
Morto | 26-an de novembro 1969 (79-jaraĝa) en Sevilo |
Tombo | tombejo San Fernando, Sevilo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Frat(in)oj | Tomás Pavón (en) kaj Arturo Pavón Cruz (en) |
Edz(in)o | Pepe Pinto (en) (1931–1969) |
Okupo | |
Okupo | cantaor (en) |
TTT | |
Retejo | http://caf.cica.es/ninadelospeines/index.htm |
La Niña de los Peines (La junulino de la kombiloj) (Sevilo, 10a de februaro 1890 - samloke, 26a de novembro 1969) estis hispana cigana kantistino de flamenko, konsiderata kiel unu el la plej elstaraj kantistinoj en la historio de la flamenka kantarto. Ŝia oficiala nomo estis Pastora María Pavón Cruz.[1]
Ŝi ekkantis publike jam ok-jaraĝa; kaj de tiam tre ofte en kafejoj, flamenko-dancejoj ktp., sed ŝi neniam registris diskon spite la insiston de la fakaj entreprenoj.
Ŝi estis amikino de la komponisto Manuel de Falla, de la pentristo Julio Romero de Torres, kiu pentris ŝin, kaj de Federico García Lorca, kiun ŝi konis ĉe La Argentinita. Lorca citis ŝin poezie. Ŝi veturis tra tuta Hispanio kaj aperis spektakle kun la flamenkaj artistoj plej famaj tiame, inter kiuj kantistoj Manolo Caracol, Pepe Marchena kaj Antonio Chacón, kaj gitaristoj Ramón Montoya kaj Melchor de Marchena inter multaj aliaj.