La Nova Lernejo (angle The New School) estas privata universitato en Novjorko situanta ĉefe en Greenwich Village.
La unikeco de la New School devenas de la kombinaĵo de mond-fama dezajnolernejo, Parsons, kun fama liberalarta kolegio, Eugene Lang College of Arts kaj diplomiĝaj programoj. La universitato emfazas kunlaboron inter ĵurnalistoj kaj dezajnistoj, arkitektoj kaj sociaj esploristoj, komunikadfakuloj kaj aktivuloj, poetoj kaj muzikistoj. La universitato iĝis konata pro siaj novigaj instrumetodoj kaj internacia pensfabriko sub la nomo "Instituto por Internacia Politiko-Esplorado" [1].
Estas entute 9,300 studentoj en La Nova Lernejo, ĝis doktora nivelo, studas vastan gamon de akademiaj temoj, inkluzive de sociosciencoj, homscienco, arkitekturo, arto, dezajno, muziko, dramo, psikologio kaj ŝtatadministrado [2]. Instruadaj kotizoj estas relative malaltaj en la usona kunteksto por universitato kun tia alta akademia nivelo, kaj ankaŭ disponeblas stipendioj [3].
Fondita kiel The New School for Social Research (Nova Lernejo por Socia Esplorado) en 1919, universitato estis komencita fare de grupo de intelektaj pacifistoj, multaj el kiuj ĵus estis forsenditaj de proksima Universitato Kolumbio pro siaj opinioj pri Unua Mondmilito. La lernejo estas konata pro sia altnivela en socioscienco, arto kaj dezajno, kiel la gastiga lernejo por la pensfabriko World Policy Institute, kaj kiel la distribuisto de la usona nacia libropremio. En la jaroj 1997 ĝis 2005 la instituto nomiĝis "Nova Lerneja Universitato" [4].
Inter la fondintoj estis Charles Beard, Thorstein Veblen, James Harvey Robinson, Wesley Clair Mitchell, John Dewey, kaj Alvin Johnson. Poste, pluraj aliaj aliĝis kiel instruistoj, inkluzive de Albert Salomon, Alfred Schütz, Karl Löwith, Marie Jahoda, Hannah Arendt, Hans Jonas, la antropologon Claude Lévi-Strauss, la lingviston Roman Jakobson kaj Henri Bonnet.
Ĉar multaj intelektuloj venis al Usono en la intermilita periodo kaj dum la Dua Mondmilito, la lernejo ankaŭ ricevis la nomon de la universitato en ekzilo, kaj ĝi tiam iĝis precipe konata pro sia fakultato de politiko kaj sociosciencoj.
En 1933 oni komencis studprogramon por magistro kaj doktoreco, en "Ekzilita Universitato" fondita de sciencistoj kiuj eskapis el Nazia Germanio [5]. En 1934, ĉi tiu universitato estis akreditita de la ŝtato deNov-Jorkio sub la nomo "Fakultato de Sociaj kaj Politikaj Sciencoj" kiel parto de la Lernejo de Socia Esplorado. La akademia amplekso inkluzivas 135 diplomiĝajn programojn [6].
Inter la famaj diplomiĝintoj estas Shimon Peres, Tennessee Williams, Jack Kerouac, Hannah Arendt kaj Ai Weiwei.