The Origins of Totalitarianism | |
---|---|
skribita verko • monografio | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Hannah Arendt |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1951 |
Loko | Usono |
Eldonejo | Schocken Books |
Ĝenro | nefikcio • eseo |
Loko de rakonto | Rusio |
Honorigoj | La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde |
La Originoj de Totalismo (angle The Origins of Totalitarianism; germanlingve Elemente und Ursprünge totaler Herrschaft) estas la anglalingve skribita ĉef-verko de la germana politikosciencistino Hannah Arendt. Ĝi temas pri la kaŭzoj kaj elementoj de totalismo, precipe pri tiuj de Naziismo kaj Stalinismo. La aŭtorino tradukis la libron mem en la germanan, kiu estis ŝia denaska lingvo.
La libro estas strukturigata en tri partoj laŭ la temoj antisemitismo, imperiismo kaj totalismo. En la unua parto la aŭtorino priskribas la historion de la judoj kaj komparas ĝin kun la eŭropa historio de la mezepoko ĝis la Dua Mondmilito. Specifaj temoj, pri kiuj ŝi skribas, estas i.a. la rolo de la judoj en la nacio-ŝtato kaj la Dreyfus-skandalo. Kune kun la dua parto pri imperiismo ŝi donas la kaŭzojn por la totalisma sistemo priskribita en la tria parto.