Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Puebla de Híjar (stacidomo). |
La Puebla de Híjar | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44510 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 917 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 13′ N, 0° 27′ U (mapo)41.2132393-0.44562490000001Koordinatoj: 41° 13′ N, 0° 27′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 216 m [+] | ||
Areo | 60,778261 km² ( 607 7.8 261 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Puebla de Híjar [+] | |||
La Puebla de Híjar [laPŬEbla deIĥar] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordorienta komarko Bajo Martín, kies administracia ĉefurbo estas Híjar, dum la kultura ĉefurbo estas Albalate del Arzobispo. La loknomo La Puebla de Híjar estas etimologia komprenebla kiel La Vilaĝo de Híjar alude al la komarka ĉefurbo.
Ĝi estas je 153 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 254 msm de altitudo. La municipa teritorio estas norde de Híjar. La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Martín. La altitudo gamas inter 343 m sude kaj 200 m norde, ĉe Acequia Alta.
La Puebla de Híjar estas atingebla laŭ la nacia ŝoseo N-232 el Azaila norde kaj al Híjar (sude). Krome Jatiel kaj Castelnou estas oriente. La urba kerno de La Puebla de Híjar estas formata de la "vilaĝo" kaj la "kvartalo de la stacio", kiu disvolviĝis je la alveno de la fervojo.
Nordokcidente: Azaila | Norde: Azaila kaj La Zaida (Zaragoza) | Nordoriente: Sástago (Zaragoza) |
Okcidente: Almochuel (Zaragoza) kaj Híjar | Oriente: Jatiel | |
Sudokcidente: Híjar | Sude: Híjar | Sudoriente: Samper de Calanda |
La konkero de la zono fare de kristanoj estis farita de Ramon Berenger la 4-a.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Puebla de Híjar pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 909 loĝantoj.
Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la ermitejo, dunivela akvedukto, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.