La Rhune | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
monto | |||
Alteco |
905 m | ||
Geografia situo | 43° 19′ N, 1° 38′ U (mapo)43.309166666667-1.6355555555556Koordinatoj: 43° 19′ N, 1° 38′ U (mapo) | ||
| |||
france La Rhune; hispane Larrún; eŭske Larrun estas monto situanta en okcidentaj Pireneoj, inter la provincoj de Navaro kaj Lapurdo kaj ĉe la landlimo inter Francio kaj Hispanio. Ĝi estas 905 m-ojn alta. Larrun signifas "paŝtejo bona" en la Eŭska lingvo[1], verŝajne popola etimologio. En la franca, ĝis la 20-a jarcento Larhune, nuntempe La Rhune, estas notinda turisma celo, ĉefe ekde 1924, dank' al la Trajneto de La Rhune[2], dentorela fervojo kiu eliras de la montpasejo de Saint-Ignace (inter Ascain kaj Sare). La panoramo donas klaran elrigardon al la ĉirkaŭaĵoj, ĝis okcidentaj Landes kaj la Atlantika oceano.