La Richardais · Kerricharzh-an-Arvor | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
| |||
komunumo en Francio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | ![]() | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Saint-Malo | ||
Kantono | Saint-Malo-2 / Sant-Maloù-2 | ||
INSEE kodo | 35241 [+] | ||
Poŝtkodo | 35780 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 624 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 836 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 36′ N, 2° 2′ U (mapo)48.606388888889-2.035Koordinatoj: 48° 36′ N, 2° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 30 m [+] | ||
Areo | 3,14 km² ( 314 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La Richardais (bretone Kerricharzh-an-Arvor) estas franca komunumo, en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 2 624 loĝantoj sur areo de 3,14 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 836 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Saint-Malo kaj al la kantono Saint-Malo-2 / Sant-Maloù-2.
La teritorio havas komunan limon kun Dinard kaj Pleurtuit.
La komunumo situas sur la maldekstra bordo de la estuaro de rivero Rance, ĉe la supro de la riverbuŝo.
La komunumo estas tre urbanizita kaj ĝi apartenas al la urba unuo de Dinard, kiu enkalkulis 25 006 loĝantojn en 1999[1].
Dum la Malnova Reĝimo, La Richardais estis subparoĥo de Pleurtuit ; subparoĥo altigita al paroĥo en 1848 poste al komunumo per leĝo de la 27-a de decembro 1880.
Listo de la sinsekvaj urbestroj[2] | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
marte 1977 | aprile 1998 | Antoine Launay | Socialista Partio | Departementa konsiliano (1988-2004)
|
aprile 1998 | marte 2008 | Alain Caresmel[3] | Socialista Partio |
|
marte 2008 | marte 2013 | Serge Brindejonc[4] |
| |
aprile 2013 | -- | Jean-Luc Ohier |
| |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
En 1881 okazis la unuaj urbaj balotoj kun 220 registritaj personoj sed 157 voĉdonintoj. Tiu baloto okazis ekster la morukapta periodo, male al la aliaj balotoj, kio reduktis la nombron da voĉdonantoj. La unua urba konsilio ekregis ekde la 23-a de januaro 1881. Pierre Coudert (ŝipkonstruisto) estis nomumita urbestro, konstante reelektita ĝis sia morto en 1896. Li kumulis tiun oficon kun tiu de urbodoma sekretario. Jules Tranchemer (ŝipkonstruisto) estis nomumita kiel vicurbestro.
|